General Escobedo

(Alidirektita el Ciudad General Escobedo)

General Escobedo estas unu el la 51 komunumoj de la meksika subŝtato Nuevo León, kiu situas en norda Meksiko, inter la subŝtatoj Coahuila kaj Tamaulipas. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas General Escobedo. Al General Escobedo apartenas entute 20 tiel nomataj loĝlokoj (statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La komunumo havas sian nomon honore al la generalo Mariano Escobedo. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 19021.

General Escobedo
urbo • loĝlokoj de Meksiko • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Nuevo León
Kodo laŭ INEGI 19021
Retpaĝaro http://www.escobedo.gob.mx
Politiko
Urbestro Clara Luz Flores Carrales
Demografio
Loĝantaro 299 364
Loĝdenso 1 446 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 25°49′N 100°19′U  /  25.817°N, 100.317°U / 25.817; -100.317 (General Escobedo) (mapo)
Alto 500 m
Areo 191,0 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de General Escobedo en Nuevo León (Meksiko)
Situo de General Escobedo en Nuevo León (Meksiko)
DMS
Situo de General Escobedo en Nuevo León
Situo de General Escobedo en Nuevo León
Situo de General Escobedo en Nuevo León

Map

vdr


Foto de la komunumo palaco (urbodomo)

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 299364 loĝantojn. El tiuj estis 151049 viroj kaj 148315 virinoj. La komunumo havas surfacon de 191,0 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 500 metroj super la marnivelo. Ĝi troviĝas inter la koordinatoj 25°54′N; 25°43′N kaj 100°16′; U100°28′U. Norte ĝi limas al la komunumoj Hidalgo, Abasolo, El Carmen kaj Salinas Victoria, sude al Monterrey kaj San Nicolás, oriente al Apodaca kaj okcidente al Santa Catarina kaj García.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 400 ĝis 600 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 22 ĝis 24 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 199800 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1065 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,53 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. El la 1065 personoj 518 menciis ke ili parolas la naŭatlan lingvon, 201 la tenekan lingvon (hispane: idioma huasteca) kaj 132 personoj la otomian lingvon.

En General Escobedo loĝis en la jaro 2000 144534 personoj, kiuj aĝis pli ol 15 jaroj. El tiuj 141429 scipovis legi kaj skribi, sed 4815 personoj estis analfabetoj. Laŭ procentoj 3,29 % de la personoj pli aĝaj ol 15 ne scipovis legi kaj skrbi. Inter la viroj 2,76 % ne scipovis legi kaj skribi kaj inter la virinoj estis 3,82 %.

El la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 2000), 173611 personoj apartenis al la katolika religio kaj 12722 personoj al la protestantisma religio. 9 apartenis al la judisma relegio kaj 13458 personoj statistike apartenis al neniu religio.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti