Cleopatra 2525 estas sciencfikcia televida serio elpensita de Renaissance Pictures kaj tute filmita en Nov-Zelando. La serion oni elsendis unuafoje en januaro 2000 en Usono.

Cleopatra 2525
televida serio
Originala titolo Cleopatra 2525
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio
Aktoroj Gina Torres • Victoria Pratt • Jennifer Sky
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 28
Elsendo
Elsendita 17 jan. 2000 – 5 mar. 2001
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Temo redakti

La serio estas interpretita de Jennifer Sky en la rolo de Cleopatra: aspiranta aktorino, kiu laboras kiel ventrodancistino pro neceseco.

Post enhospitaligo en kirurgian klinikon por operacio al la sino, Cleo eniras en komaton kaj estas retrovita post kvin jarcentoj de Hel (Gina Torres) kaj Sarge (Victoria Pratt) en subtera laborejo. Cleo tiel troviĝas en apokalipsa estonto: la tero estas dominata de la Baileys, batalemaj fluĝantaj kreitaĵoj, kiuj estraĉas sur la tera surfaco devigante la homojn sin rifuĝi subteren. La tri knabinoj, kune kun Mauser, konsistigas grupon estratan de la Voĉo, kies aktivecoj estas la kontraŭbatalado de la Baileys kaj la ordotenado subtere. Krom la Baileys, en la televida filmo plurfoje aperas homaj malamikoj (Creegan kaj Raina), kiuj konfliktas kun la grupo. La serion oni poste interrompis pro nekonataj kialoj.

Epizodoj redakti

Sezono Epizodoj Originala unua TV
Unua sezono 22 2000
Dua sezono 6 2001