Coca [KOka] (en Esperanto Kokao) estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana en la centra okcidento de la provinco Segovio. Kokao estas konata pro la mudeĥara kastelo de la 15-a jarcento kiun ĝi havas. Ekzistanta ekde romiaj tempoj, ĝia nomo tiam estis Cauca.

Kokao
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 741  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 4° 31′ U (mapo)41.217777777778-4.5222222222222Koordinatoj: 41° 13′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 98,45 km² (9 845 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kokao (Provinco Segovio)
Kokao (Provinco Segovio)
DEC
Kokao
Kokao
Situo de Kokao
Kokao (Hispanio)
Kokao (Hispanio)
DEC
Kokao
Kokao
Situo de Kokao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coca, Segovia [+]
vdr
Coca en la provinco Segovio.
Kastelo de Kokao.
Totala vido de la kastelo.
Turo de Sankta Nikolao.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 98,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 726 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 50 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Villaverde de Íscar, Fuente el Olmo de Íscar, Fresneda de Cuéllar, Samboal, Villeguillo, Fuente de Santa Cruz, Navas de Oro, Santiuste de San Juan Bautista kaj Nava de la Asunción. En la municipa teritorio estas ankaŭ la loĝlokoj Villagonzalo de Coca kaj Ciruelos de Coca.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia, romia kaj mezepoka epokoj. Dum la Romia imperio la urbo suferis pro militoj, sed ankaŭ iĝis grava romia urbo. Poste ĝi apartenis al visigotoj kaj al islamanoj. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La urbo estis konkerita de Almanzor kaj poste de Alfonso la 6-a de Leono en 1086. Poste oni fondis la komunumon Comunidad de villa y tierra de Coca, el kiu dependos 17 loĝlokoj reloĝitaj kaj oni konstruis grandan muregon. En la 14-a jarcento estis 7 preĝejojn. En la 15-a jarcento ĝi apartenis al Íñigo López de Mendoza, markizo de Santillana, konata kiel fama poeto. Poste ĝi apartenis al Alonso la 1-a de Fonseca, kiu ekkonstruis la kastelon de Coca el 1453.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo Napoleono okupis Kokaon en 1808, kaj establis siajn trupojn en la kastelo. Tiu rabadis la loĝlokon, brulis la municipan arkivon, la vitrofabrikon, la konventon de franciskanoj kaj ruinigis la kastelon finfine.

Dum la Hispana Enlanda Milito Coca estis de la frankistaj trupoj; ne okazis batalo, sed ja estis politikaj malliberuloj.​

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, betoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (porkoj) kaj forstado (pinoj). Lastatempe funkciado de servoj kaj turismo plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj piedirado tra naturaj lokoj: Kokao estas ĉe la kunfluejo de la riveroj Eresma kaj Voltoya, kaj de rojo Balisa. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj (mudeĥara kastelo, mezepoka murego, gotik-renesanca preĝejo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti