Coca de Alba [KOka] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Tierras del Tormes. Coca estas komprenebla etimologie kiel reloĝata el lokanoj el Coca (Provinco Segovio) kaj de Alba kiel apartenanta al la Duklando de Alba de Tormes.

Coca de Alba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37830
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 5° 22′ U (mapo)40.877222222222-5.3622222222222Koordinatoj: 40° 53′ N, 5° 22′ U (mapo) [+]
Alto 833 m [+]
Areo 10,47 km² (1 047 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Coca de Alba (Provinco Salamanko)
Coca de Alba (Provinco Salamanko)
DEC
Coca de Alba
Coca de Alba
Situo de Coca de Alba
Coca de Alba (Hispanio)
Coca de Alba (Hispanio)
DEC
Coca de Alba
Coca de Alba
Situo de Coca de Alba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coca de Alba [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 97 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 100 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 35 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. La mudeĥarstila absido de la preĝejo videblas en la blazono.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti