Colmenar [kolmeNAR] (Abelujaro, el kio aperas abelujo en la blazono) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Colmenar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 494  (2023) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 54′ N, 4° 20′ U (mapo)36.9051562-4.3362521Koordinatoj: 36° 54′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 696 m [+]
Areo 66 km² (6 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Colmenar (Malago)
Colmenar (Malago)
DEC
Colmenar
Colmenar
Situo de Colmenar
Colmenar (Hispanio)
Colmenar (Hispanio)
DEC
Colmenar
Colmenar
Situo de Colmenar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Colmenar [+]
vdr
Preĝejo

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa]], je ĉirkaŭ 32 km de urbo Malago kaj je ĉirkaŭ 44 km de la urbo Vélez-Málaga. La urba nomo referencas al la abelujoj kiuj estis la bazo de la loka ekonomio dum multe da tempo.

Colmenar estas sur la Montoj de Malago. Ene de la Betikaj Sistemoj, je alto de 696 msm. Ĝia municipa teritorio enhavas parton de la montaroj Camarolos kaj Jobo, kie estas la montopintoj Chamizo (1641 msm), Pelado (1387 msm) kaj Sierra Prieta (1267 msm).

La rivero Guadalmedina, kiu elfluas el la montopinto Cruz (1443 m), utilas kiel municipa limo kun Casabermeja. La rivero Cueva trapasas la teritorion kaj al tiu alfluas la rojoj Moriscos, Casapalma, Napolín, Zuque kaj Gordilla.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti