Condeixa-a-Nova
Condeixa-a-Nova estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 8 743 enloĝantoj (2021). Ĝi estas je 10 km de Koimbro, distrikta ĉefurbo.

Condeixa-a-Nova | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Portugalo (1514 (Gregoria)–) municipo de Portugalio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3150 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 078 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 123 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 7′ N, 8° 30′ U (mapo)40.116666666667-8.5Koordinatoj: 40° 7′ N, 8° 30′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 138,67 km² (13 867 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Condeixa-a-Nova estas sidejo de municipo Condeixa-a-Nova kun 138,68 km² kaj 13 098 enloĝantoj (2021), subdividita en sep fregezioj kaj 88 loĝlokoj. La municipo limas norde kun Koimbro, oriente kun Miranda do Corvo, sudoriente kun Penela, sudokcidente kaj okcidente kun Soure kaj nordokcidente kun Montemor-o-Velho.
Historio
redaktiEn la Arkeologiejo Konimbriga oni trovis restaĵojn kiuj indikas loĝadon el la Neolitiko, kun atestoj diversaj el Ĥalkolitiko. Poste la lokon okupis keltoj kaj poste romianoj en 138 a.n.e, ĝis la fino de la Romia Imperio.
Nur en 1219 aperas la plej frua dokumento kiu mencias Condeixa, malgranda loĝloko de proksimume 800 m², kaj eble la teroj de Condeixa estis parto de la teritorioj donitaj de D. Afonso Henriques al la Monaĥejo de Sankta Kruco de Koimbro. La tieaj monaĥoj zorgis pri la reloĝado de la teroj kiuj apartenis al ili, kaj tial ili fondis Condeixa-a-Nova (la nova) ĉar Condeixa-a-Velha (la malnova) jam ekzistis, almenaŭ ekde la abandono de Konimbriga. Dekomence Condeixa-a-Nova kreskis malmulte kaj komence de la 16-a jarcento ĝi havis apenaŭ 20 familiojn. Sed en 1502, la reĝo de Portugalio, D. Manuel la 1-a survoje al Santiago de Compostela pasis ĉe Condeixa-a-Nova kaj al li plaĉis la pejzaĝo kaj la klimato. Eble tial li konstruigis la preĝejon kaj en 1514 donis foruon al la urbo. Tiem oni formis la fregezion Condeixa-a-Nova el teroj kiuj apartenis al la fregezioj Condeixa-a-Velha kaj Sebal.
Pro la foruo kaj la strategio ĉe la ŝoseo Lisbono-Koimbro-Porto, Condeixa-a-Nova ege disvolviĝis kaj kreskis, kaj tial en 1601 jam estis proksimume 200 familioj, tio estas, inter 800 kaj 1000 personoj. Spite al sian prosperon, la urbo ege suferis pro la francaj invadoj, nome rabadon kaj incendojn de diversaj palacoj kaj aliaj konstruaĵoj, inter kiuj la preĝejo, kiun oni devis rekonstrui en stilo nov-klasika kiun ĝi montras nun.
La 17an de Aprilo 1838, Condeixa ĉesis esti parto de la municipo de Koimbro kaj ĝi iĝis municipo per si mem.
Aktuale, Condeixa estas urbo relative disvolviĝinta, kun propraj industrio kaj komerco. Krome la urbo profitas la proksimecon al Koimbro kaj al Konimbriga.
Submunicipoj
redaktiCondeixa-a-Nova estas subdividita en la jenaj sep fregezioj:
- Anobra
- Condeixa-a-Velha e Condeixa-a-Nova
- Ega
- Furadouro
- Sebal e Belide
- Vila Seca e Bem da Fé
- Zambujal
Vidindaĵoj
redakti- Ruinoj kaj Akvedukto de Konimbriga
- Preĝejoj de Condeixa, de Ega, de Sebal Grande
- Palacoj de Figueiredos (nuna urbodomo), de Almadas (nuna Pousada de Santa Cristina), Sotto Mayor, de Sás, de la grafoj de Podentes (nune konata kiel Hospício), de Comendadores (nuna Paço da Ega, rura turismo) kaj de Mattos, Sebal Grande
- Kastelo de Alcabideque
- Pilorio de Ega
- Monografia Muzeo pri Konimbriga
- Dom-Muzeo pri fama verkisto Fernando Namora
- Natura loko Janeanes en Zambujal
Bildoj
redakti-
Mozaiko el la ruinoj
-
Condeixa-a-Nova
-
Arko en Condeixa-a-Velha
-
Romia urbo de Rabaçal en Zambujal
Eksteraj ligiloj
redakti- Vizito al Condeixa Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Municipo de Condeixa
- Muzeo de Konimbriga Arkivigite je 2023-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Pousada de Santa Cristina
- Paço dos Comendadores (Ega)
- Terras de Sicó