Kondorcet-balotado

balot-sistemo kiu plenumas la Kondorcet-kriterion
(Alidirektita el Condorcet-balotado)

Kondorcet-balotado estas balotsistemo, kiu kongruas kun la Kondorcet-kriterio, kiu estas : « Se elekto estas preferata de plimulto ol ĉiuj aliaj elektoj, do tiu elekto devas esti elektita ». Tiel, la Kondorcet-gajnanto gajnas ĉiujn aliajn kandidatoj en duelo.

Tia kandidato ne ĉiam ekzistas. Tio estas la Kondorcet-paradokso. Ekzemple, se oni preferas A ol B, B ol C, kaj C ol A, tiam neniu el la tri kandidatoj venkas samtempe ĉiujn aliajn kandidatoj. Tial, ekzistas multaj metodoj por elekti kandidato.

Kondorcet-balotado prenas sian nomon de Nikolao de Condorcet, 18a-jarcenta franca matematikisto kaj filozofo.

Kondukto de baloto redakti

Balotiloj redakti

Por baloti, ĉiu balotanto klasas la kandidatoj laŭ ilia ordo de prefero.

Balotkalkulado redakti

Por trovi la gajnanto, oni simulas ĉiujn duelojn. Se kandidato venkas kontraŭ ĉiuj aliaj kandidatoj, li estas la Kondorcet-gajnanto do li gajnas la elekton.

Kazo kie ne estas Kondorcet-gajnanto redakti

Se ne estas Kondorcet-gajnanto, oni devas uzi alian metodon aldone.

Ekzemploj de Kondorcet-balotadoj estas:

Ekzemplo redakti

Supozu, ke:

  • 32 balotantoj preferas A pli ol B pli ol C
  • 33 balotantoj preferas B pli ol A pli ol C
  • 34 balotantoj preferas C pli ol A pli ol B

Se ĉiu voĉdonas per siaj veraj preferoj, tiam venkas A, ĉar 66 el 99 balotantoj preferas A super B, kaj 65 el 99 preferas A super C. Kun majoritata balotsistemo venkus C, kaj kun Alternativ-voĉdona metodo venkus B.