Constant Borremans

Constant BORREMANS naskiĝis la 19-an de aprilo 1924 en Antverpeno, Belgio kaj mortis la 8-an de oktobro 1998 en Buchholz (Germanio), kie li estis delegito pri turismo kaj muziko. Aktiva de 1954 en sia naskiĝa regiono Antverpena, li agadis ĉe E-istaj Naturamikoj (TANEF) i.a. kiel kunredaktoro (1991-98) de ties revuo La Migranto. En Berchem li dum multaj jaroj direktis la koruson Edelweiss. Li estis prezidanto de popoldancgrupo kaj laŭbezone li ludis diversajn instrumentojn en la simfonia orkestro Onder Ons. Borremans funkciis de 1988 kiel UEA-komisiito pri turismo, tenante superrigardon pri turismaj prospektoj kaj broŝuroj E-lingvaj. Post la pensiiĝo li transloĝiĝis al germana Buchholz in der Nordheide.

Constant Borremans
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1924 (1924-04-19)
Morto 8-an de oktobro 1998 (1998-10-08) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr