Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Contraataque (Kontraŭatako) estas unu el la fruaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1937 kaj 1938, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Contraataque
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝi estas kun Míster Witt en el Cantón kaj Crónica del pueblo en armas (1936) kaj Primera de Acero (1937) unu el kvar verkoj inspiritaj de kaj verkitaj dum la Hispana Enlanda Milito (el kiuj Míster Witt en el Cantón verkita ĵus antaŭe sed tute montranta similan internan konflikton).

Contraataque estis publikigita en 1937 en tri eldonoj, nome angla, usona kaj franca, kaj nur en 1938 en hispana, ĉar ĝi estis planita kiel broŝuro de propagando cele al atingo de eksterlanda apogo por la registaro de la Dua Hispana Respubliko kies atakanto fakte ĝuis la apogon de Nazia Germanio, Faŝisma Italio kaj marokaj trupoj.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La enhavo de la verko estas la historio de la antaŭaĵoj de la milito kaj la konvinkoklopodoj al eksterlandaj ŝtatoj, ke ili apogu la tendaron de la respubliko, ĉar:

  • La milito defendas la demokration kaj ne la revolucion.
  • La proletaro kaj malalta burĝaro apogas la respublikan reĝimon.
  • La insurekcian tendaron helpas la nazi-faŝisma apogo, do endas interrompi la politikon de ne-interveno.

Parto de la rakontaro estas membiografia, kaj rakontas la militan agadon de Sender en la montaro ĉe Madrido, kritikas erarojn de la respublika tendaro kaj havigas iom da klarigoj por la posta retiriĝo de Sender for el la militanta flanko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La ĉapitroj sekvas sendependan strukturon, kaj eposan stilon.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Crónica del pueblo en armas (historias para niños), Madrid-Valencia, Ediciones Españolas, 1936; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 45.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti