Coomonte [kooMONte] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono.

Coomonte
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49783
Demografio
Loĝantaro 175  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 5° 49′ U (mapo)42.11546-5.81316Koordinatoj: 42° 7′ N, 5° 49′ U (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 10,25 km² (1 025 ha) [+]
Coomonte (Provinco Zamoro)
Coomonte (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Coomonte
Coomonte (Hispanio)
Coomonte (Hispanio)
DEC
Situo de Coomonte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coomonte [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 198 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 87 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

En Mezepoko okazis reloĝado. La plej fruaj mencioj estis de la 14-a jarcento. Estis damaĝoj pro militoj, ekzemple dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ

redakti