Cordón del Azufre

monto en Argentino

Cordón del Azufre (Sulfura Kordono) estas malgranda, neaktiva kompleksa vulkano situa en Centraj Andoj, ĉe la limo de Argentino kun Ĉilio.[1] Tiu vulkanaro enhavas serion de krateroj kaj de lafofluaĵoj[2] kiu kovras areon de 60 km².[3] Okcidenta komponanto de kvar krateroj liniita en nord–suda direkto en 5 km longa kresto formas la plej malnovan parton. La orienta komponanto estas formata de lafofluaĵoj kaj krateroj en Argentino, kaj la plej nova parto nome Moyra vulkano en la okcidenta komponanto generis lafofluaĵon kiu antaŭeniris 6 km okcidenten. Malforte porfireca andezito kaj dacito formas la rokojn de vulkano.[3][4] Oni ne registris aktivecon, inklude fumarolan aktivecon, en Cordón del Azufre,[5] sed la aspekto (malhela kaj pura) kaj radiometria aĝo (0.3 ± 0.3 mya K-Ar en la plej ĵusa fluaĵo) el la lafofluaĵoj sugestas ĵusan aĝon.[4][3]

25° 20′ S 68° 30′ U / 25.333 °S, 68.500 °U / -25.333; -68.500 (mapo)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 GVP 355121 Cordon del Azufre 23a de Februaro 2016
  2. 2,0 2,1 (Septembro 2010) “Relationship between the InSAR-measured uplift, the structural framework, and the present-day stress field at Lazufre volcanic area, central Andes”, Tectonophysics 492 (1–4), p. 133–140. doi:10.1016/j.tecto.2010.06.003. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (Marto 1999) “Evidence for Late Miocene to Recent contamination of arc andesites by crustal melts in the Chilean Andes (25–26°S) and its geodynamic implications”, Journal of South American Earth Sciences 12 (2), p. 135–155. doi:10.1016/S0895-9811(99)00011-5. 
  4. 4,0 4,1 4,2 (Marto 2007) “Two scales of inflation at Lastarria-Cordon del Azufre volcanic complex, central Andes, revealed from ASAR-ENVISAT interferometric data”, Earth and Planetary Science Letters 255 (1–2), p. 148–163. doi:10.1016/j.epsl.2006.12.012. 
  5. 5,0 5,1 (Februaro 2004) “An InSAR-based survey of volcanic deformation in the central Andes”, Geochemistry, Geophysics, Geosystems 5 (2), p. n/a–n/a. doi:10.1029/2003GC000610.