Corning Inc.
Corning Incorporated estas usona fabrikanto de vitro, ceramiko, kaj rilataj materialoj, ĉefe por industriaj kaj sciencaj aplikaĵoj. La kompanio estis konita kiel Corning Glass Works ĝis 1989, kiam ĝi ŝanĝis sian nomon al Corning Incorporated.[1] En 1998, Corning senigis sin el siaj linioj de konsumaĵoj (piroceramiko "CorningWare"; teleraro "Corelle" kaj kuiriloj "Pyrex") kiujn vendis al la kompanio World Kitchen (kvankam ĝi havas ankoraŭ proksimume ĉirkaŭ 8% el tiuj tri markoj).
Corning Inc. | ||
---|---|---|
Corning Inc. | ||
negoco • entrepreno • publika kompanio • organizaĵo vd | ||
Dum | 1851 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Amory Houghton Sr. vd | |
Sidejo | Corning | |
Lando | Usono | |
Dungitoj | 46 200 (stato: 31-a de decembro 2017) | |
Agokampo | reta aparataro • multi-well plate • vitro | |
ISIN-kodo | US2193501051 | |
Posedata de | The Vanguard Group • BlackRock vd | |
filiaj kompanioj | Corning (Israel) • Corning (South Korea) • Corning • Alliance Fiber Optic Products • Ibwave solutions vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
En 2014, Corning pluhavis kvin ĉefaj negocsektorojn: nome teknologio de ekranoj, media teknologio, biologiaj sciencoj, optikaj komunikoj kaj specialaj materialoj. Corning estas interplektita en du entreprenaj aliancoj: Dow Corning kaj Pittsburgh Corning. Quest Diagnostics kaj Covance estis du entreprenoj derivitaj de Corning en 1996.[2]