Cotton Tail estas ĵaz-komponaĵo de Duke Ellington el l jaro 1940, kiu fariĝis ĵaza normkanto. Ĝi apartenis al serio da pecoj, kiujn la pianisto kun sia orkestro surbendigis marton kaj oktobron de 1940 por diskeldonejo Victor, kiel Concerto for Cootie, Ko-Ko, Bojangles, Harlem Air Shaft, Warm Valley kaj In a Mellow Tone, la klasikaĵoj de la Blanton-Webster-Band, kiun ege stampis la novaj membroj Jimmy Blanton, Ben Webster kaj Billy Strayhorn. Duke Ellington verkis Cotton Tail en 1940 post sia vojaĝo tra Eŭropo.[1] kaj kiel prezentaĵo por sia nova saksofonisto Ben Webster.

Muzika analizo redakti

 
Ben Webster 1943

Cotton Tail estas streĉe svinga ripetfraza peco baziĝanta sur la 32-takta kantoformo AABA;[1] ĝiaj harmonioj baziĝas sur la normkanto I Got Rhythm, kiu tamen havas 34 taktojn. Je la unua prezentado de la temo Ellington mallongigis la duan parton A al kvar taktoj, tiel ke la unua strofo havas nur 28 taktojn; en ĉi tiu pli mallonga parto A li enkondukis „novan muzikan ideon, kiu reflektas la originalon de Gershwin“.[2]

Kontraste al la melodio de Gershwin, kiu baziĝas sur diatona gamo, la peco de Ellington estas pli komplika kaj fariĝas „jam preskaŭ biboptemo“.[2] Ĝi „komencas per naŭto kaj enhavas diminuitan kvinton – du ekzemploj por la emo de Ellington, agi kontraŭ la reguloj:“[1]

„La peco komencas abrupta, sen averto, per la unua noto, kiu eksonas en la unua takto, kvankam oni aŭdas onon de basnoto, antaŭ ol la peco nin alsaltas. Forpasas momento, antaŭ ol la takto komencas, kaj oni estas dumtempe lokita. La temo estas ludata dum ok taktoj kaj ripetata. Poste grumblegas [en la unua sonregistraĵo] Cootie Williams tra la meza parto. “[1]

La lertecon de Ellington, „formi la norman skemon interesa“ jen per etaj formalaj malregulaĵoj kaj melodiaj-harmoniaj akraĵoj, reliefigas Gunther Schuller, akcentante, ke Cotton Tail (same kiel Mood Indigo) por nigrusona muziko havas similan rangon kiel la nokturnoj kaj baladoj de Frederic Chopin por la eŭropa muziko de la 19-a jarcento.[2]

Unua sonregistraĵo redakti

La komponaĵon surbendigis la orkestro de Ellington unuafoje la 4-an de majo 1940 en Los-Anĝeleso, kune kun Don't Get Around Much Anymore, kies sondiska B-faco estis Cotton Tail.[3] La orkestro interpretis la komponaĵon Cotton Tail per rapidega tempo.[2]

La kanton de la unua sonregistraĵo stampas la ripetfrazoj de la saksofona tonmetaĵo kaj la volvitaj strofoj de solisto Ben Webster.[4] Fragmentoj de la melodio de Gershwin aperas en la originala versio aparte en la solaĵo de Webster.[1] Post la prezentado de la temo Webster ludas du „intereskaptajn“ strofojn[2] pri la harmonioj „kaj montras per tio sian plenan povon - sian plenan, iomete fumecan sonon, sian forton, sian antaŭenmovon.“ Post la solaĵo de Webster sekvas strofo, kiu estas dividita inter la latunblova sekcio kaj soladoj de Harry Carney dum la parto B kaj de Ellington dum la lasta parto A. Post la elastaj saksofonaj strofoj la latunblova sekcio denove muzikas, kaj la peco finiĝas per ripetado de la komenca temo.[1]

Novembron de la sama jaro oni sonregistris kroman version de la peco dum koncerto, kiu okazis en Fargo.

Akcepto redakti

John Edward Hasse skribis en la biografio The Life and Genius of Duke Ellington: „Per sonregistrado de Cotton Tail majon de 1940 Ellington malfermis fenestron al la estonteco kaj anticipis ontajn evoluojn de ĵazo.“[4] Gunther Schuller komentis, ke ĝi ŝanĝis la vizaĝon de ĵazo kaj antaŭdiris multdirekten, kie lokas la estonteco de tiu muziko.“ [...] „La ritmaj turnoj, la linio de la melodio kaj la entute aŭdaca de ĉi tiu peco montris malproksime antaŭen.... Ellington metis finfine per tio la fundamenton de tio, kio jam baldaŭ estas famiĝonta kiel bibopo.”[4] La graveco de Cotton Tail, jen Gunther Schuller, enestas parte ankaŭ en sia prezentiĝos, „skuvento de spontaneco, de freŝeco kaj fleksiĝemo, kiu nemiam plu malkaptis la bandon de Ellington kaj malfermis tute novan vojon al la unuigo de komponado kaj improvizado.”[4]

Laŭ Hans Ruland, biografo de Ellington, la unua registraĵo de Cotton Tail donas impreson de la ŝanĝiĝo de la Ellington-Orkestro kaj la novakirita formato; ĉi tiu „nova dimensio“ klare evidentiĝas en 'Cotton Tail:

„Ben Webster ŝajne vere flugas, kaj oni povas mencii senhezite ĉi tiun solaĵon unuspire kun la fama Body and Soul de Coleman HawkinsThese Foolish Things de Lester Young. Ankaŭ la saksofona tonmetaĵo de Cotton Tail strofon poste staras rektege, kaj la tuta bando svingas kvazaŭ defiante la diablon.“[5]

Esencan parton je tio ankaŭ prenis kontrabasisto Jimmy Blanton, „kies solida basfundamento donis al la bando kiel al la solisto la necesan apogon kaj pelon.“[5]

La publiko sentis la solaĵon de Webster tiel sensacia, ke ĝi volis reaŭdi ĝim en koncertoj „noton post noton ĉiam denove.“[2]

Aliaj sonregistraĵoj redakti

 
Cootie Williams.
Foto de William P. Gottlieb.

Januaron de 1943 la Duke Ellington Orchestra muzikis la pecon dum sia koncerto en Carnegie Hall. Februaron de 1956 ekestis nova sonregistrado por Bethlehem Records. De Ellington kaj Billy Strayhorn ekzistas ankaŭ versio kun du pianoj kaj kontrabaso (Wendell Marshall) el 1950 por la mallongviva diskeldonejo Mercer, pli malfrue aperonta sur la albumo Great Times. En 1961 Ellington muzikis ĝin denove dum registradkunsido kun Louis Armstrong por eldonejo Roulette.aliajn versiojn surbendigis i.a. Buddy Featherstonhaugh, Wynton Marsalis/Illinois Jacquet, Marian McPartland, Wes Montgomery, Oscar Peterson, Rufus Reid, la bandego de radio RIAS, Clark Terry kaj Warren Vaché. Pli malfruaj registraĵoj devenas de Wycliffe Gordon (2001), Harry Allen (2005), Martin Taylor kaj Howard Alden (2005). Multaj versioj simpligis la temon, rektigante ĝin „laŭnorma sur 32 taktoj“,[2] ekzemple tiu de Benny Carter (Further Definitions), James Newton aŭ Ray Brown/Ulf Wakenius. Herbie Hancock (en kvaropo kun Wayne Shorter, 1995) simpligis la pecon per nova parto B, supozeble ĉar li „konas ĝin nur laŭ memoro kaj ne ĝuste konas la ponton.“[2]

Literaturo redakti

  • James Lincoln Collier: Duke Ellington. Berlino: Ullstein 1999
  • Hans Ruland: Duke Ellington. Oreos.
  • John Edward Hasse: Beyond Category: The Life and Genius of Duke Ellington. Novjorko: Simon & Schuster, 1993.
  • Gunther Schuller: The Swing Era. New York: Oxford University Press, 1989.
  • Hans-Jürgen Schaal (eld.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (33-a eldono); ISBN 978-3-7618-1414-7

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Collier, Ellington, p. 333.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 H.-J. Schaal, Jazz-Standards, p. 102ss.
  3. Victor Records 25600-Serie ĉe 78discography.com
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Portreto de la peco ĉe jazzstandards.com
  5. 5,0 5,1 Hans Ruland, Ellington, p. 82.

Eksteraj ligiloj redakti