Coudenhove

aŭstra nobela familio devenanta el norda Brabanto

Coudenhove [kudnhof aŭ ankaŭ kaudnhof] estas aŭstra nobela familio devenanta el norda Brabanto.

Max kaj Karl Coudenhove kiel victenantoj en Bohemio
Max von Coudenhove
Max von Coudenhove


Marie Kalergi
Marie Kalergi


Historio redakti

La unuaj mencioj pri la familio devenas el la 13-a jarcento sur teritorio de hodiaŭa Belgio. Fine de la 18-a jarcento ili fariĝis imperiestraj grafoj, pli grandan signifecon ili atingis nur en lastaj du jarcentoj. Ili havis bienojn en Hungario, Bavario, en Bohemion ili venis en la dua duono de la 19-a jarcento, kiam ĉi tie Francisko Karolo en la jaro 1864 aĉetis senjorujon Poběžovice (germane Ronsperg) en la nuna distrikto Domažlice de la familio Thun und Hohenstein. Li edziĝis kun greka nobelino Maria Felicitas von Kalergi, lia filo post aprobo de la imperiestro rajtis uzi nomon Henriko Johano Maria grafo von Coudenhove-Kalergi. Henriko havis kvar filojn, el kiuj Richard Coudenhove-Kalergi estis kunfondinto de movado de Paneŭropa Unio kaj li fariĝis ties unua prezidanto.

Max Julius Coudenhove (lia praavo estas samtempe la avo de la pli supre menciita Francisko Karolo) fariĝis aŭstria i.r. sekreta ĉambelano, kaj post sia frato Karl li estis lasta victenanto de Bohemio.[1] La anojn de la familio post la jaro 1945 oficejoj forŝovis al Germanio, kie ili vivas ĝis hodiaŭ. Parence ili kuniĝis precipe kun fremdaj familioj.

Coudenhove-Kalergi redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Coudenhove-Kalergi.

Referencoj redakti