Cronus y la señora con rabo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cronus y la señora con rabo (Cronus kaj la vostulino) estas unu el la malfruaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1975, kiam la aŭtoro estis jam 73-jaraĝa.[1]

Cronus y la señora con rabo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La enhavo de la verko estas diskursaro pri temoj jam traktitaj de Sender kiel jenaj:

  • La Atlantido.
  • La teorio de Erich von Daniken.
  • La arketipo de ĉiuj religioj.
  • Kaj nova temo: lia teorio pri tio vegetativa aŭ neracia enradikita sur la hinduisma kredaro pri la vertebraro.

Tiu lasta ideara elemento estas tialo por havigi voston al Susan, kiu tial iĝas ĉefrolulo; en ŝia vosto kuŝas ŝia supereco, nome la alloga neracio. Susan pro sia atavisma sadismo intervenas en la krudela murdo de sia edzo. Preskaŭ la tuto de la verko estas okupita per la babilado inter Susan kaj Cronus dum flugo el Ĉikago al Recife en kiu ŝi estas stevardino kaj li estas kuracisto kiu iras al kongreso. Finfine Cromus ekkonas la murdon de la edzo de la milionula stevardino; Cronus fuĝas kaj ne ĉeestas en la celita kongreso.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La romano fakte sekvas malfortan intrigon kaj utilas ĉefe kiel hejmo de la diskursaro de la aŭtoro mem.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Cronus y la señora con rabo, Madrid, Akal, 1974; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 31.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti