Ciutelec
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Cséhtelek)
Ciutelec (ĉutelek) (hungare: Cséhtelek ĉe:telek) estas vilaĝo en Rumanio sud-sudoriente de Marghita. Administre ĝi apartenas al Tăuteu.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 895 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 008 (rumanoj, 14% hungaroj).
Historio redakti
Ĝi estis unue menciita skribe en 1305. Ĝiaj unuaj loĝantoj estis verŝajne rutenoj. En 1406 ĝi estis rumana vilaĝo. Dum la turka submetiĝo ĝi pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 Cséhtelek apartenis al Hungario (Bihar (reĝa departemento)).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj redakti
- Erzsébet Fráter (Cséhtelek, 1826 – Nagyvárad, 1875): edzino de Imre Madách.