Cuevas de Provanco

Cuevas de Provanco [KŬEbas deproBANko] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Cuevas de Provanco estas etimologie komprenebla kiel Kavvernoj de Provanco.

Cuevas de Provanco
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40239
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 127  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 3° 58′ U (mapo)41.542222222222-3.9622222222222Koordinatoj: 41° 33′ N, 3° 58′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 38,44 km² (3 844 ha) [+]
Cuevas de Provanco (Provinco Segovio)
Cuevas de Provanco (Provinco Segovio)
DEC
Cuevas de Provanco
Cuevas de Provanco
Situo de Cuevas de Provanco
Cuevas de Provanco (Hispanio)
Cuevas de Provanco (Hispanio)
DEC
Cuevas de Provanco
Cuevas de Provanco
Situo de Cuevas de Provanco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuevas de Provanco [+]
vdr

En la municipo ekfluas la rivero Botijas, alfluanto de Doŭro, ĉe Corrales de Valdeperniega kaj trafluas okcidente de la loĝloko, kiu estas sur la deklivo de monteto sur kies pinto estas la preĝejo. La stratoj estas mallarĝaj kaj krutaj kaj kelkaj domoj ankoraŭ montras mezepokan aspekton. Oni konservas la restaĵojn de kastelo. Krome menciindas du ermitejoj, nome de Sankta Roĥo kaj Sankta Adriano, plus la preĝejo dediĉita al la Vera Kruco aŭ Invento de la Kruco.​

Cuevas de Provanco en la provinco Segovio.
Enirejo en la preĝejon.
Romanika absido.
Fenestro de la absido.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 127 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 125 el 1991.

Ĝi distas 85 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Castrillo de Duero, Nava de Roa, Valdezate, Olmos de Peñafiel, Haza, Rábano, Sacramenia kaj Valtiendas.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Cuevas de Provanco estas sendependa municipo ekde la 21an de Decembro 1989, aparteninta ĝis tiam, kiel submunicipo, al la municipo Sacramenia.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la Kruco origine romanika, sed kiu suferis multajn reformojn, el kiu la lasta estis kolapso de la turo en 1946 kaj konstruo anstataŭe de sonorilmuro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti