Curral das Freiras

Curral das Freiras (Korto de la Monaĥinoj), estas vilaĝo de la municipo de Câmara de Lobos en la insularo Madejro, Portugalio. En 2001 la populacio estis de 1673 loĝantoj, sur areo kiu kovras 25.07 km² de la interna montara teritorio de la insulo, je la ŝirmo de la montoj Pico do Arieiro kaj Pico Ruivo. Ĝi estas unu el plej distaj lokoj el la municipa sidejo de Câmara de Lobos, nome ankaŭ tre izolata el la aliaj komunumoj pere de klifoj kaj montopintoj kiuj ĉirkaŭas ties centran valon.

Geografio redakti

Ĝi situantas sur profounda valo, kaj estas ĉirkaŭta de krutaj montodeklivoj; Curral das Freiras fakte situantas je 29 kilometroj el la municipa sidejo de Câmara de Lobos kaj la transporto ne facilas. Plej el la konstruaĵoj de la vilaĝo superrigardas la ĉefan valon, dum la deklivaj terasoj utilas por kultivado de ĉerizoj kaj vinberoj uzotaj por la produktado de la fama Madejra vino. Curral das Freiras havas lernejon, preĝejon kaj placon.

Bildaro redakti