Cuvat estas komunumo en Francio en la departemento Haute-Savoie en la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 611 loĝantoj.

Cuvat
komunumo en Francio
Administrado
INSEE kodo 74098 [+]
Poŝtkodo 74350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 611  (2021) [+]
Loĝdenso 341 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 59′ N, 6° 7′ O (mapo)45.97756.1188888888889Koordinatoj: 45° 59′ N, 6° 7′ O (mapo) [+]
Areo 4,72 km² ( 472 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cuvat (Haute-Savoie)
Cuvat (Haute-Savoie)
DEC
Cuvat
Cuvat
Situo de Cuvat
Cuvat (Francio)
Cuvat (Francio)
DEC
Cuvat
Cuvat
Situo de Cuvat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuvat [+]
vdr
Preĝejo de Cuvat

Geografio redakti

Cuvat situas en alteco de 675 super la marnivelo ĉ. 9 km norde de la urbo Annecy. La surfaco de la komunumo estas 4.72 km².

Al Cuvat apartenas krom la vilaĝkerno ankaŭ jenaj loketoj:

  • Le Murgier (650 super la marnivelo)
  • Les Lavorels (750 super la marnivelo)

Najbaraj komunumoj estas Choisy kaj Allonzier-la-Caille en la nordo, Saint-Martin-Bellevue en la oriento, Pringy en la sudo kaj La Balme-de-Sillingy en la okcidento.

Vidindaĵoj redakti

La vilaĝpreĝejo de Cuvat konstruiĝis en la 19a de jarcento.

Loĝantoj redakti

Evoluo
Jaro Loĝantoj
1962 190
1968 212
1975 291
1982 360
1990 518
1999 770

Cuvat apartenas al la plej etaj komunumoj de la departemento Haute-Savoie. Dum la 19a kaj la 20a jarcento la vilaĝo perdis multajn loĝantojn. En 1861 en Cuvat nur vivis 323 loĝantoj. Post 1970 tamen denove kreskas la loĝantaro, ĉar estas atraktive loĝi en la vilaĝo pro la proksimeco al la urbo Annecy. Multaj homoj vivas en Cuvat kaj laboras en la regiono de Annecy.

Ekonomio kaj Infrastrukturo redakti

Ĝis la 20a jarcento Cuvat ĉefe estis kamparana vilaĝo. Nun ĝi estas ĉefe loĝloko. La vilaĝo estas proksime de la ĉefa strato N201 kaj proksime ankaŭ estas ligo al la aŭtoŝoseo A41 (ĉ. 3 km for).

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti