FALUVÉGI Dénes estis rumania hungara redaktoro naskita en Székelyszentistván la 17-an de decembro 1888 kaj mortinta en Buchenwald en aprilo 1945.

Dénes Faluvégi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1888 (1888-12-17)
en Ștefănești
Morto 1-an de aprilo 1945 (1945-04-01) (56-jaraĝa)
en Buchenwald
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Dénes Faluvégi havigis diplomon de bazlerneja instruisto kaj poste li iĝis ĵurnalisto kaj redaktoro. Inter 1922-24 li redaktis la revuon Aranykorszak. Ekde 1926 li redaktis ankaŭ la ilustritan socian revuon Igazság en Kluĵo kaj ĝian daŭrigon Erdélyi Képes Lap. Pro lia kontraŭmilita konduto (li rifuzis porti armilon) oni arestis lin kaj la milittribunalo komdamnis lin en 1942 por vivdaŭra malliberejo. En 1944 la Gestapo forportis lin kaj li mortis en koncentrejo.

Verkoj redakti

  • Új kor küszöbén (Kolozsvár, 1941).

Fontoj redakti