La D-ro No Bikino aŭ la blanka bikino de Ursula Andress kiu rolis kiel Honey Ryder en la filmo pri James Bond el 1962. La D-ro No bikino estas konata kiel la plej fama bikino de ĉiuj tempoj kaj ikoneca momento en kinematografia kaj modhistorio.

La blanka bikino de Ursula Andress estas rigardata kiel monumenta en la historio de la bikino, kaj vendo de la dupeca banvesto eksplodis post la apero de Andress en D-ro No. La malsupra parto de la bikino havas larĝan blankan britan armean zonon kun latuna buko kaj fiksaĵoj. Sur la maldekstra flanko estas glavingo por teni grandan tranĉilon.

La sceno de 1962 ricevis modreviviĝon en 2002 kiam la usona aktorino Halle Berry kiu ĉefrolis en la 20-a James Bond-filmo Die Another Day (Mortu alian tagon), en oranĝa bikino kun blanka zono, kiel umikino de James Bond siavice eliris el la maro.

Eksteraj ligiloj redakti