Dobó Katica

(Alidirektita el DOBÓ Katica)

Dobó Katica estas historia amuz-teatraĵo (kaj nomo ties ĉefrolulino) de la hungara poeto kaj teatraĵ-verkisto Kálmán Tóth, verkita en 1862. Tóth Kálmán estis la plej efika vivtenanto de la hungara nacia sento post la t.n. Bach-epoko. Li verkis ne historian verkon, sed surscenejan ludon kaj li atentis nur pri la efiko kaj ne je la historia precizeco. La rezulton montras, ke en Hungario ankaŭ nuntempe multaj pensas, ke Dobó Katica estis vere historia figuro.

La teatraĵo redakti

Dobó Katica – filino de Dobó István, la fortikaĵa gvidanto de Eger – organizas virinan taĉmenton kaj kaptas la Balassi Bálint (fama poeto kaj kantisto) kaj leŭtenanton Hegedűs, rifuĝantajn en la fortikaĵo. Hegedűs ne plenumis siajn devojn en la gardistaro, ĉar li volis transludi la fortikaĵon al la malamika turka armeo, ĉar lian amon ne akceptis Katica. Liaj kunkulpulojn forravis la patriotaj kantoj de Balassi, tiel Hegedűs retsas sola kaj saltas sin de la alta fortikaĵa muro. Ŝi kaj la virina taĉmento batalis heroe en la lasta turka atako, tiel la turkoj devas peti paco. Katica kaj Balassi proksimiĝas ame unu al la alia, ili geedziĝas. La lerte verkita patriota teatraĵo rikoltis sukcesegon, kaj la figuro de Katica aperis eĉ en la historiaj mis-scioj de la hungaroj.

Vero redakti

Dobbó István havis filinon DOBÓ Krisztina, kiu vere estis edzinigita al Bálint Balassi. Ŝi ne povis partopreni la batalojn, ĉar ŝi naskiĝis nur post la fama defendo de la fortikaĵo.

Postvivo redakti

La nomo de Dobó Katica kiel postvivas en nomo de gimnazio (Gimnazio Dobó Katalin, Esztergom) kaj aktorino Kata Dobó. (Kata kaj Katica estas karesformoj de Katalin).