DSM-5
La DSM-5 (antaŭa mallongigo DSM-V) estas la kvina eldono de la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de mensaj malordoj (angle Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders, mallonge DSM), eldonata de la Usona Asocio pri Psikiatrio. La manlibro provizas komunan lingvaĵon kaj normajn kriteriojn por la klasifikado de mensaj malordoj, kaj oficiale ekvalidis la 18-an de majo 2013, kiel sekvaĵo de la antaŭa eldono DSM-IV, kiu estis publikigita en 1994. En Usono la DSM servas kiel universala aŭtoritato por la diagnozado de psikiatriaj malsanoj. Terapiaj rekomendoj samkiel pagado de prisanaj provizantoj (servoj en interalie kuracistaj praktikejoj kaj malsanulejoj) estas ofte difinita per DSM-klasifikoj, do la apero de nova versio havas signifan praktikan gravecon.
La disvolviĝo de la nova eldono, kiu fine eldoniĝis la 18-an de majo 2013, komenciĝis per konferenco en 1999, kaj praktike ekpaŝis per la formado de plenuma komisiono en 2007, kiu disvolvis kaj testis varion de novaj klasifikoj. En plej multaj aspektoj DSM-5 ne estas ege ŝanĝita de la antaŭa eldono DSM-IV. Notindaj novigoj estas interalie forigo de la diagnozo Asperger-sindromo kiel distingita klasifika unuo, forigo de subtipaj klasifikoj por variaj formoj de skizofrenio, reviziita traktado de psikaj malordoj de seksa identeco, kaj difino de nova malordo de hazardludada dependeco.
La kvina eldono estis kritikita de iuj fakuloj antaŭ ol ĝi estis formale publikigita. La ĉefa kritikero estis ke ŝanĝoj en la DSM ne observis la aktualajn progresojn en scienca kompreno de psikiatriaj misfunkcioj. Alia kritikero estis ke la disvolviĝo de la DSM-5 estis troe influita per interesoj de la farmacia industrio. Kelkaj sciencistoj oponis, ke la DSM devigas kuracistojn fari diagnozajn distingojn, kiuj ne estas pruvataj per scienca evidenteco, distingoj kiuj forte influas la individuan terapion, inkluzive de preskribo aŭ nepreskribo de medikamentoj, kaj respondo al demandoj ĉu terapio estas pagata per la medicina asekuro aŭ ne. Ĝenerala kritiko de la manlibro DSM-5 finfine rezultigis peticion subskribitan de 13 000 homoj, kaj patronitan de multaj organizaĵoj pri mensa sano, kiu alvokis deeksteran revizion de la dokumento.