DSP (angle Digital Signal Processor, "cifereca signal-procesoro") estas specialigita mikroprocesoro dezajnita specife por cifereca signal-prilaborado, ĝenerale uzata en realtempa komputado.[1]

DSP TMS320
Simpla cifereca signal-prilabora sistemo, ADC konvertas analogan signalon al cifereca, poste DAC resendas ĝin al analoga formato post prilaboro


Ciferecaj signal-prilaboraj algoritmoj postulas ke granda nombro da matematikaj operacioj estu faritaj rapide sur aro da datenoj. Signaloj estas konvertitaj de analogaj al ciferecaj, manipulitaj ciferece, kaj tiam konvertitaj denove de ciferecaj al analogaj, kiel montrite en la diagramo. Multaj ciferecaj signal-prilaboraj aplikoj havas realtempajn limojn; tio estas, por ke la sistemo funkciu, la cifereca signal-prilabora operacio devas esti finita ene de iu tempolimo.

La mikroarĥitekturo de cifereca signal-procesoro estas optimumigita specife por ciferecaj signal-prilaboraj aplikoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Digital signal processor en la baza angla Vikipedio.