Da (prepozicio)

Da estas prepozicio kiu kaŭzas problemojn por multaj okcidentanoj. Malkiel la prepozicioj de kaj el, kiuj aperas post kaj nomoj kaj verboj, da aperas nur post nomoj. Ĝi inhibicias la artikolon la, sed en la vortuzo de Zamenhof, la antaŭa nomo ne estas nepre nedifinita, spite de la difinoj de da en la Plena Ilustrita Vortaro, la Plena Analiza Gramatiko, kaj la Enciklopedio de Esperanto.

Laŭ la Plena Vortaro de Esperanto, da estas "uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj la vortojn, kiuj esprimas precizan aŭ neprecizan kvanton, nombron, mezuron, pezon".

Ofta miskomprenoRedakti

La Plena Ilustrita Vortaro plue diras, ke tiu kvanto ktp estas "ĉiam nedifinita", sed laŭ Pokrovskij (2007) tiu estas eraro, ke la interpreto de PIV kaj la PAG estas alia ol la Zamenhofa: malgraŭ ke da inhibicias la artikolon, ĝi akceptas sencon difinitan, kiel en "Li ligis la tri florojn en bukedon, kaj prezentis al ŝi tiun bukedon da floroj" kaj "kvar metroj da ĉi tiu ŝtofo kostas naŭ frankojn" [FE, §14]. Laŭ li, la problemo estas ke vorto kiel da ne troviĝas en okcidentaj lingvoj, kaj do okcidentanoj ofte ne bone komprenas la vortuzon de Zamenhof. Eĉ la PIV anstataŭigas la prepozicion de por da en multaj esprimoj, ekzemple tuto de kaj listo de por zamenhofaj tuto da kaj listo da en la PV (listo da kandidatoj; kp. listo de kandidatoj, kiu estus venita de ili). Pokrovskij opinias, ke la ekspliko ke da estas respondo al la demando kiom?, kiel skribis multe okcidentanoj, ne plene komprenigas, kiam uzi la prepozicion. Mankas "la ĉefideo, ke da-komplekso esprimas kunon de formo [aŭ ujo] kaj la enhavo, de aro kaj ties anoj", kiel en glaso da vino (t.e. plena je vino); aro da aparatoj kaj iloj; Damasko [...] estos amaso da ruinaĵoj; sistemo da sonoj; la unua dudeko da plej popularaj libroj; tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas.

Laŭ la Enciklopedio de EsperantoRedakti

Da. Per ĝi oni apartigas certan kvanton en nedifinita (kvazaŭ senfina) nombro aŭ kvanto. Se la kvanto, el kiu oni apartigas, estas unu tuto, aŭ ĝi estas difinita (per si mem, aŭ per la artikolo, aŭ per posedaj, montraj pronomoj, aŭ per ĉiu, ĉiuj, aŭ per numeralo) oni devas uzi el, aŭ de.

Ekz. "du kaj duono da jaroj" (ĉar jaroj estas nedifinita, senfina nombro, "multe da panoj", "glaso da vino", "glaso da ruĝa vino", "trupo da soldatoj".

Sed: "duono de jaro", "kvarono de pano", (ĉar jaro, pano estas difinitaj unuoj), "la grupo de la kondamnitoj", "peco el tiu tero", "iom el lia mono", "kvarono de ok".

Specialaj esprimoj: "nubo da birdoj", "maro da mizero", "laĉo da koraletoj".

Krome, per da ni akcentas la kvanton, per de aŭ el la kvaliton. "Roto da soldatoj" emfazas la roton, "roto de soldatoj" emfazas la soldatojn. KALOCSAY.

ReferencojRedakti

  • "La artikolo" en Lingva Kritiko: Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo de Sergio Pokrovskij
  • "Da — detalaj reguloj" en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren