Dagbania lingvo estas niĝer-konga lingvo. Pli precize ĝi estas okcidenta lingvo de la Oti-Voltaj lingvoj, kiuj ĉiuj apartenas al la gura lingvaro. La dagbania estas parolata de ĉ. 800 000 homoj en la nordaj regionoj de Ganao (2004)[1] kaj iuj en Togolando. Estas radioprogramoj en la lingvo[1] kaj ĝi estas instruata en lernejoj. Estas vikipedio en la dagbania lingvo.

Iuj ekzemplaj frazoj de la dagbania:

Dagbani Esperanto
Aamaaraabaa Bonvenon
Ingommienaa Dankon (nur post Aamaaraabaa)
Daasiebaa Bonan matenon (se bona vetero)
Temasim Post 'bonan matenon' (kiam estis malvarme)
Antieree Bonan posttagmezon
Aanoewoelaa Bonan vesperon
Naaaaaa Respondo al la kvar supraj salutoj
Aabjoe woelaa Kiel vi fartas?
Mal Aalaafji, agbaa bjoewoelaa Mi fartas bone, kiel vi fartas?
Enka Aalaafji Ne iras glate.
Aajoulie Kiel vi nomiĝas?
Iejoelie ... Mia nomo estas ...
Jaakaa djienaa De kie vi estas?
Indjielaa ... Mi estas el ...

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) ”Dagbani”, Ethnologue