La Daily Courant estis la unua regula taga novaĵ-gazeto, publikita en Britio.

Ĝi aperis unuafoje la 11-an de marto 1702 fare de Edward Mallet kaj lastfoje en 1735. La gazeto konsistis el unuopa paĝo kun du kolumnoj. Mallet komence intencis publikigi nur eksterpolitikajn novaĵojn, sed baldaŭ vendis la gazeton al Samuel Buckley.

La Daily Courant kunfandiĝis kun Daily Gazetteer en 1735.

Eksteraj ligiloj redakti