Daniel Chagnoux

franca esperantisto

Daniel CHAGNOUX (mortis 75-jara la 17-an de januaro 1971) estis franca esperantisto kaj honora membro de UEA.

De 1937 ĝis 1940 li estis ĉefdelegito por Francujo. En 1938 oni elektis lin kiel komitatanon de Ĝeneva UEA kaj en 1939 en la estraron (vidu Estraro de UEA 1939-1947.

Li finance kontribuadis al UEA kiel membro-subtenanto kaj al Esperantista Interhelpo. En 1946 li denove laboris kiel kotizperanto de UEA por Francujo. Samjare la Estraro nomis lin inter dek novajn honorajn membrojn, por "esprimi sian dankemon pro fideleco en kriza tempo".

Bibliografio redakti

  • Esperanto, marto 1971/784