Danjo en Vjetnamio

Danjo en Vjetnamio (japane; "Betonamu no Daa-ĉan") estas libreto de Saotome Katumoto (Kacumoto?), tradukita de la Ikebura Esperanto-Societo el la japana lingvo en 1974.

Danjo en Vjetnamio
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
vdr

La libro temas pri vjetnama knabino kaj ŝiaj suferoj dum milito.

Jen kronologio laŭ YOSIDA Tadao, por la Hiroŝima Esperanto Societo:

  • En 1969, patrino de 11 jaraĝa Danjo estis mortigita.
  • La usonaj soldatoj ekbruligis la ĉiujn domojn de la vilaĝo per flamĵetilo. 60 vilaĝantoj estis ekstermitaj escepte 4 geknabojn (Danjo kaj ŝia 2 jaraĝa fratineto kaj du aliaj). Danjo surdorse prenis la fratineton sangokovritan kun apenaŭa spirado, kaj kuradis per la tuta forto. Jam ne ekzistis ŝia vilaĝo. Nek estis la domo, al kiu ŝi povus reiri. En la fuĝado Danjo kaj la fratineto disĝis vivantaj. Danjo ne havis informon kia estas la fratino ĉu viva ĉu morta.
  • Je 1971-05-18 S-ro SAOTOME renkontis Danjon, kaj aŭskultinte ŝian rakonton, estis kortuŝita.
  • Je 1974-02-01 li eldonis libron "BETONAMU NO DAATYAN (daaĉan)".
  • Je 1974-11-28 Ikebukuro Esperanto-Societo eldonis libron "Danjo en Vjetnamio".
  • Post la Vjetnama Milito li ne sciis ĉu Danjo estas sana aŭ ne.
  • En 1991 informo venis, ke nun 33 jaraĝa Danjo estas laboranta en hospitalo en sia hejmloko. Ĵurnalo kaj televido raportis tion.

Eldono redakti

Notoj redakti