Danuba-Tisa kanalo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri akvovojo en Hungario. Por informoj pri akvovojo en Serbio, vidu la artikolon pri Granda Baĉka Kanalo, kiu nomiĝas ankaŭ Danuba-Tisa-Danuba Kanalo.

Danuba-Tisa kanalo estas projekto, kiu ĝis nun nur parte efektiviĝis. Ĝi celis mallongigi akvovojon je 690 km (de 798 ĝis teorie 108, depende de la elir- kaj elvenlokoj). Oni kalkulis, ke la distanco SzolnokBudapest (aerlinie) estas nur 108 km, dum sur akvovojo 798 km, do la plusvojo estas ĉ. 700 km. Tio malfaciligas la eluzon de la ŝipebleco de Tiso kaj ties alfluantoj.

Danuba-Tisa kanalo
kanalo
Lando Hungario vd
Situo Pest
Situo
Geografia situo 47° 21′ 18″ N, 19° 4′ 22″ O (mapo)47.35519.072777777778Koordinatoj: 47° 21′ 18″ N, 19° 4′ 22″ O (mapo)
Danuba-Tisa kanalo (Hungario)
Danuba-Tisa kanalo (Hungario)
DEC
Danuba-Tisa kanalo
Danuba-Tisa kanalo
Situo de Danuba-Tisa kanalo
Map
Danuba-Tisa kanalo
vdr

Unuafoje okupiĝis pri la demando la parlamento en 1723. En 1789, la kortega konsilisto Ferenc Schönstein faris proponon por la reĝo pri la kanalo de Budapeŝto ĝis Szolnok. Li volis malpliigi la kostojn de la saloliverado. Laŭ proponoj de Schönstein, oni ellaboris la planojn.

En la parlamento de 1839 József Beszédes, elstara hungara hidrologo, prezentis planojn pri la kanalo. Oni fondis eĉ akcian kompanion, kies unua subskribanto estis grafo István Széchenyi. La kompanion apogis la 38-a leĝo de 1840 per avantaĝoj. Pro la politikaj malavantaĝoj (revolucio), la movado malfondiĝis kaj la kanal-problemo reaperis nur en 1867. La 13-a leĝo de 1867 donis eblecon por la registaro surpreni krediton de 150 milionoj da frankoj. Oni volis el tio konstrui la kanalon, sed elspezis la monon por fervojkonstruo (sed oni jam kontraktis en 1868 kun entreprenistoj por konstruado de la kanalo).

Inĝeniero László Keltor faris planon en 1894, krom tio okazis aliaj propraj planadoj. En 1900, en la komerca ministerio, oni organizis kanalplanadan sekcion. La ministro eldonis en 1905 planojn pri la afero en aparta volumo (Adatok a Duna-Tisza-csatorna kérdéséhez, 1905)

postresinta, elfosita parto de la kanalo

Poste la fervoja lobio malinstigis la laborojn kaj la planoj pri Danuba-Tisa kanalo plu dormis. Post la Dua mondmilito – en 1947 – oni elfosis, konstruis kanalon inter Dunaharaszti kaj Dabas (ĉ. 32 km). Ĝi nun servas por akvumado.

Fine de la 20-a jarcento, komence de la 21-a jarcento, pro instigo de kelkaj malsekegaj someroj, oni denove repensas la planojn nun rilate al akvumado de la seka ebenaĵo inter Danubo kaj Tiso.


Planitaj itineroj redakti

Dunaharaszti-Csongrád redakti

Oni ĉiam preferis la direkton de Dunaharaszti al Csongrád (apud Taksony, Mántelek, Peszéradacs, Kerekegyháza, Köncsog-puszták, Kiskunfélegyháza). En tiu ĉi kazo, oni devus altigi la akvon je 12 m per 4 kluzoj, poste per 7 kluzoj malaltigi la akvon je 34 m.

La kanalo longus tiukaze 141 km.

Dunaharaszti-Szolnok redakti

La fakspertuloj, kiuj ne fidis je ŝipebleco de Maros, proponis, apogis la vojon al Szolnok.

Literaturo redakti

Orlóci István: A Tiszát a Dunával összekötő csatorna: a Duna-Tisza csatorna