Darmorado
simbolo de budhismo
(Alidirektita el Darmo-rado)
Darmorado estas simbolo reprezentanta la darmon (‘leĝo’ aŭ ‘religio’), en hinduismo, budhismo kaj jainismo. Kelkfoje tradukiĝas kiel 'doktrino-rado' aŭ 'leĝo-rado'
Darmorado | |
---|---|
Tradukoj de dharmacakra | |
Palie | dhammacakka |
Sanskrite | dharmacakra |
Ĉine | 法輪 (fălún) |
Japane | 法輪 (hōrin) |
Tibete | chos kyi ’khor lo |
Terminaro de Budhismo | |
Transliterumoj redakti
La simbolo de la dharmacakra estas reprezentata kiel (ĉakro en Sanskrito) el ok aŭ pli da radioj. Temas pri la simbolo budhisma plej antikva trovita en la barata arto el la epoko de la budhisma reĝo Aŝoko apud la unuaj kvin indusaj ikonografioj postvivintaj la epokon de la Indus-civilizacio. De tiam, ĉiuj budhanaj nacioj uzis ĝin kiel simbolo. En ĝia plej simpla formo, tutmonde estas konata kiel nur budhana simbolo.