David DAMBĖ, pasporte Dovidas Dambė, estis litova komercisto kaj esperantisto, naskiĝinta dum 1895 en Telšiai. Li esperantistiĝis en 1924 kaj de tiam estis aktiva membro de SAT, kunlaboranta en ties organoj.
|
| „ Siajn rakontojn li ĉerpas el la nigrega vivo kaj sorto de la nigra raso. Kun granda lerto kaj observkapablo li pentras la vivon, animstaton kaj pensmanieron de la subpremitaj negroj, kiuj sopiras la iaman liberon. La rakontoj estas interesaj kaj la fakto, ke ili efikas per la forto de la realo, ne vualante la maljustojn de la "blanka kulturo", altigas iliajn literaturajn kvalitojn. EMBA (SAT) ” |
|