De Gordel [La Zono] estas la plej granda unutaga sporta evento de Flandrio. Ĝia celo estas akcenti la flandran karakteron de la (tre francigita) rando de Bruselo. Okazas bicikladoj kaj promenadoj.

De Gordel ekestis en la komunumo kun specialaj reguloj rilate lingvo Sint-Genesius-Rode, je la 27a de septembro 1981. Tiam grupo de flandroj iniciatis 100 kilometran bicikladon de Sint-Genesius-Rode ĉirkaŭ la ĉefurbo. Samtempe okazis promenado en Sint-Genesius-Rode. De Gordel ekestis.

De Gordel iĝis giganta sukceso kaj en 1993, la ĝis nun nesuperita rekorda eldono, altiris 112.655 partoprenantojn. Post kelkaj pluvaj eldonoj, tiuj ĉi cifero malkreskis, sed dum la pasintaj jaroj la organizantoj Bloso kaj Radio 2 regule sukcesas altiri pli ol 80.000 promenantojn kaj biciklantojn.

Ĉiujare ankaŭ okazas sabotadon. Dum la eldono 2005 oni devis forigi plurajn najlojn de la vojoj en Wezembeek-Oppem, Sint-Pieters-Leeuw kaj Sterrebeek kaj oni sabotis la vojindikilojn en Linkebeek kaj Tervuren.

Ĉiujare pluraj politikistoj partoprenas al la aktivecoj. La evento ĉiam finiĝas per koncertoj de flandraj kantistoj.

De Gordel kaj Esperanto redakti

La antverpena klubo La Verda Stelo organizas ĉiujare komunan bicikladon.