De humani corporis fabrica

(Alidirektita el De Humani Corporis Fabrica)

De humani corporis fabrica libri septem (en latino por "Pri la fabriko de la homa korpo en sep libroj") estas serio de libroj pri homa anatomio verkita de Andreas Vesalius (1514–1564) kaj publikigita en 1543. Ĝi estis grava progreso en la historio de anatomio super la longdaŭra dominanta verko de Galeno, kaj prezentiĝis kiel tio.

De humani corporis fabrica libri septem
skribita verko • traktaĵo
Aŭtoroj
Aŭtoro Andreo Vesalio
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1543
vdr
Unu el la grandaj, detalaj ilustracioj en la verko de Andreo Vesalio nome De humani corporis fabrica, el la 16a jarcento, markante la renaskiĝon de anatomio.

La kolekto de libroj estas bazita sur prelegoj en la Universitato de Padovo, dum kiuj li devojiĝis el la komuna praktiko per la dissekco de kadavro por ilustri kion li studis. Dissekcoj estis antaŭe plenumitaj de barbira kirurgo sub la estreco de doktoro de medicino, kiu ne estis plenumonta manlaboron. Tiu ĉefa verko de Vesalio prezentas zorgan ekzamenon de la organoj kaj de la kompleta strukturo de la homa korpo. Tio ne estus ebla sen la multaj progresoj kiuj estis faritaj dum la Renesanco, inklude artajn disvolvigojn en vida reprezentado kaj la teknikan disvolvigon de presarto pere de la rafinita lignogravurado. Pere de tiuj disvolvigoj kaj sia zorgo, Vesalio kapablis produkti ilustraĵojn superajn al aliaj produktitaj antaŭe.

Bibliografio redakti

  • O'Malley, C.D. Andreas Vesalius of Brussels, 1514-1564. Berkeley: University of California Press, 1964.
  • Vesalius, Andreas. De humani corporis fabrica libri septem [Titolpaĝo: Andreae Vesalii Bruxellensis, scholae medicorum Patauinae professoris De humani corporis fabrica libri septem]. Basileae [Basel]: Ex officina Joannis Oporini, 1543.