Degenera energinivelo

En fiziko, du aŭ pli multaj malsamaj fizikaj statoj (kvantumaj statoj) estas nomataj kiel degeneraj se ili ĉiuj estas je la sama energinivelo. Fizikaj statoj diferenciĝas se kaj nur se ili estas lineare sendependaj. Energinivelo estas degenera se ĝi enhavas du aŭ pli multajn malsamajn statojn. La kvanto de malsamaj ŝtatoj je aparta energinivelo estas nomata kiel la obleco de degenereconivelo de degenereco.

En kvantuma mekaniko ĉi tio kutime temas pri elektronaj distribuadoj kaj la elektronaj energiniveloj, kie malsamaj eblaj statoj por la partikloj povas esti interrilatantaj per simetrio. La uzado de la termino venas de tio ke degeneraj propraj statoj estas respektivaj al identaj ejgenoj de la hamiltona esprimo. Pro tio ke ajgenoj estas respektivaj al radikoj de la karakteriza ekvacio, degenereco ĉi tie havas la saman signifon kiel la komuna matematika uzado de la vorto.

Se la simetrio estas rompita per perturbo, ofte per apliko de ekstera elektra kampomagneta kampo, la energiniveloj povas ŝanĝiĝi diverse kaj tiel maldegeneriĝi, ĉi tio estas la forkiĝo de energinivelo.

Ĉe elektromagnetaj ondokonduktiloj, degenereco temas pri reĝimoj de disvastiĝo kiuj ekzistas je la sama frekvenco kaj la sama longituda disvastiga konstanto. Ekzemplo, por ortangula ondokonduktilo, la TEm, n (Transversa Elektra kampo) reĝimo degeneras al la TMm, n (Transversa Magneta kampo) reĝimo se m kaj n estas la samaj por ambaŭ ili.

Vidu ankaŭ redakti