Dek du apostoloj de Irlando

La Dek du Apostoloj de Irlando (ankaŭ konataj kiel "Dek du Apostoloj de Erin", irlande Du Aspal Déag na hÉireann, angle Twelve Apostles of Ireland ) estis dek du fruaj kristanismaj monaĥaj irlandanoj de la 6-a jarcento, kiuj studis kristanismon sub la klera monaĥo Finnian of Clonard (mortis en 549, poste nomata Sankta Finiano) ĉe lia fama monaĥa lernejo ĉe Cluain-Eraird ("paŝtejo de Eraird"), nun Clonard en graflando Meath.

detalo de vitralo en la monaĥejo Clonard: Sankta Finiano donacas sian benon al la Dek du Apostoloj de Irlando

La abatejo Clonard, situanta borde de la rivero Boyne en moderna distrikto Meath estis unu el la ĉefaj monaĥaj lernejoj en frua kristana Irlando. Dum la 6-a jarcento, kelkaj el la plej gravaj nomoj en la historio de irlanda kristaneco studis en la monaĥejo. Oni diras, ke la averaĝa nombro da akademiaj lernantoj en la abatejo estis 3000. Dek du studentoj, kiuj studis sub la sankta Finiano iĝis konataj kiel la "Dek du Apostoloj de Irlando".

Sanktuloj redakti

  • Sankta Brendan de Birr
  • Sankta Brendan de Clonfert
  • Sankta Cainnech de Aghaboe
  • Sankta Ciarán de Saigir (laŭ iuj tradicioj, anstataŭ li listiĝas Finnian de Clonard mem)
  • Sankta Ciarán de Clonmacnoise
  • Sankta Columba de Terryglass
  • Sankta Columba de Iona
  • Sankta Laisrén mac Nad Froích
  • Sankta Mobhí Clárainech
  • Sankta Ninnidh
  • Sankta Ruadhán de Lorrha
  • Sankta Senán mac Geirrcinn