Deklaracio de la rajtoj de infanoj

La Deklaracio de la rajtoj de infanoj estis aprobita la 20-an de Novembro 1959 unuanime fare de la 78 ŝtatoj membroj kiuj tiam komponis la Organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj.[1]

Ĝi estas bazata siavice sur la Deklaracio de Ĝenevo pri la rajtoj de infanoj, de 1924, kaj rikoltas 10 principojn. Post tiu deklaracio, en 1989 oni subskribis la Konvencion pri la rajtoj de infanoj, kun 54 artikoloj. Krom la etendon, la ĉefaj diferencoj inter ambaŭ estas ke la plenumo de konvencio estas deviga kaj, aliflanke, tiu de 1989 ŝanĝas la fokuson konsiderante geinfanojn kiel subjektoj de protekto kaj ne nur kiel objektoj de protekto.

La teksto de la dokumento, publikigita de Save the Children en Ĝenevo la 23an de Februaro 1923, estas la jena:

1. La infano devas ricevi la necesajn rimedojn por sia normala disvolvigo, kaj materia kaj spirita.

2. La infano malsata devas esti nutrata, la infano malsana devas esti mamnutrita, la infano malprogresa devas esti helpita, la infano deliktema devas esti rekuperata kaj la orfo kaj la abandonita infano devas esti protektita kaj helpita.

3. La infano devas esti la unua kiu ricevi konsolon en momentoj de angoro.

4. La infano devas esti en kondiĉoj vivteni sin kaj decas esti protektita kontraŭ ĉiu maniero ekspluati.

5. La infano devas esti edukita en la scio ke ties talento devas esti dediĉita al servo de ties proksimuloj.

NotojRedakti

  1. Humanium. «Declaración de los Derechos del Niño, 1959». Konsultita la 15an de Majo 2021.