Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio estas la landa Esperanto-asocio en la afrika ŝtato Demokratia Respubliko Kongo (pasintece nomita Zairio). Ĝi estis fondita en 1963, kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 1996. La asocio havas sian sidejon en la ŝtata ĉefurbo Kinŝaso. Prezidanto de la asocio laŭ la stato de aprilo 2010 estas Simon Kiangani Loti.

Suborganizaĵo de la Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio estas la Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo, la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en la Demokratia Respubliko Kongo. La junulara organizo estis fondita en 1984, aliĝis al TEJO en 1990, kaj havas sian sidejon en la urbo Mbanza-Ngungu en la provinco Malsupra Kongo plej okcidente de la ŝtato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti