Departemento Arekipa

Arequipa, ArekipaArekipo, estas departemento de Peruo situanta en la suda parto de la lando. Ĝi havas pli ol 528 km de marbordoj al la Pacifiko — la plej etenda regiona marbordo — kaj limas kun la departementoj Ika, Ajakuĉo, Apurimako, Kusko, Puno kaj Mokegua. La marborda zono estas unu el la plej sekaj partoj de la perua marborda dezerto, dum la interna anda regiono prezentas krutajn valojn kaj kanjonojn.

Departemento Arekipa
Departemento
FlagoBlazono
regiono de Peruo [+]

LandoPeruo

Koordinatoj16° S, 72° U (mapo)-15.86-72.25Koordinatoj: 16° S, 72° U (mapo)
ĈefurboArekipo
- koordinatoj16° S, 72° U (mapo)-15.86-72.25Koordinatoj: 16° S, 72° U (mapo) [+]
Areo63 345,39 km² (6 334 539 ha) [+]

Loĝantaro1 382 730 [+] (2017)
Denseco21,83 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroYamila Osorio

HorzonoUTC-05:00 [+]
ISO 3166-2PE-ARE

Departemento Arekipa (Tero)
Departemento Arekipa (Tero)

Departemento Arekipa (Peruo)
Departemento Arekipa (Peruo)
DEC
Departemento Arekipa
Departemento Arekipa

Map
Departemento Arekipa

Vikimedia Komunejo:  Arequipa Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Provincoj de Arekipa.

La departemento havas 1,15 milionojn da loĝantoj, 71,3% el kiuj loĝas en la ĉefurbo Arekipa.[1] La averaĝa eduka nivelo estas super la ŝtata averaĝo; ĝi havas indicon de analfabeteco de 4,9% kaj la 10% de la loĝantaro havas universitatajn studojn.[1][2][3] ĉar ĝi havas ok universitatojn. Ĝi havas ankaŭ ok provincojn, el kiuj la plej disvolviĝintaj laŭ kvanto de ties ekonomia kontribuo estas Arekipa, Islajo kaj Caylloma. La ĉefaj urboj de la regiono, estas unue la ĉefurbo, Arekipa, pro sia komerco, industrioj kaj turismo, poste la urbo Mollendo, pro la haveno de Matarani, la stranda turismo kaj la agrikulturo, Chivay, pro turismo, kaj Kamanao, pro la haveno de Quilca kaj la stranda turismo.

La 16,6% de la ŝosereto en la departemento estas asfaltita, kaj Arekipa, Karavelio, Kamanao kaj Caylloma estas la provincoj kun plej alta procentaĵo de tiu tipo de areo.[1] Tiu estas la dua departemento plej interkonektita per telekomunikado, post Limo, ĉar ĝi havas 111,2 mil liniojn de fiksa telefonado, kun teledenseco de po 9 linioj por ĉiuj 100 loĝantoj kaj denseco de 31,84 nefiksaj linioj por ĉiuj 100 loĝantoj.

Carhuasanta [karŭaSANta] estas malgranda rivero situa en la Departemento Arekipa kaj konata ĉefe kiel riverfonto de la rivero Amazono.

16° 9′ S 72° 19′ U / 16.150 °S, 72.317 °U / -16.150; -72.317 (mapo)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 http://www.mincetur.gob.pe/apec/pdf/Mincetur_Arequipa22.pdf Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Export Investment Guide of Arequipa, angles.
  2. http://www.proinversion.gob.pe/RepositorioAPS/0/0/JER/REGAREQUIPA/Arequipa_Poblacion_y_Necesidades_Basicas.xls Población y necesidades básicas de Arequipa, hispane
  3. http://www.pnud.org.pe/data/publicacion/indh_2006_12_CuadrosEstadisticos.pdf Arkivigite je 2008-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Informe sobre Desarrollo Humano / Perú 2006, hispane.

Literaturo redakti

  • Programa de las Naciones Unidas para el Desarrollo (2013). «Capítulo 9». Informe sobre Desarrollo Humano Perú 2013. Cambio climático y territorio: Desafíos y respuestas para un futuro sostenible (en Español). PNUD. Konsultita la 19an de januaro de 2014. [1] Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti