Departemento Kusko
Cusco, Regiono Kusko aŭ Departemento Cuzco, (en keĉua Qusqu suyu, literumita ankaŭ Cuzco) estas departemento de Peruo. Ĝi limas kun la Departemento Ucayali norde; la Madre de Dios kaj Punio oriente; la Departemento Arequipa sude; kaj Apurímac, Ayacucho kaj Junín okcidente. Ties ĉefurbo estas Kusko, historie ĉefurbo ankaŭ de la Inkaa imperio.[1]
ProvincojRedakti
- Acomayo (Acomayo)
- Anta (Anta)
- Calca (Calca)
- Canas (Yanaoca)
- Canchis (Sicuani)
- Chumbivilcas (Santo Tomás)
- Cusco (Cusco)
- Espinar (Yauri)
- La Convención (Quillabamba)
- Paruro (Paruro)
- Paucartambo (Paucartambo)
- Quispicanchi (Urcos)
- Urubamba (Urubamba)
GeografioRedakti
La ebeno Anta enhavas kelkajn el plej bonkvalitaj komunumaj kultivataj teroj de la regiono Cusco. Ĝi situantas ĉe ĉirkaŭ 3,000 metroj super marnivelo kaj estas uzata por kultivi ĉefe altaltitudajn rikoltojn kiaj terpomoj, tarvi (manĝebla lupeno), hordeo kaj kvinoo. Grava rivero estas Huatanay.
Estas ankaŭ altaj montoj kiaj Ausangate, Chumpe, Pumasillo, Salkantai.
En la regiono estas multaj arkeologiaj lokoj ĉefe el la epoko de la Inkaa imperio. Ljaktapata aŭ Llactapata (de la keĉua lingvo) estas arkeologia loko je 5 kilometroj okcidente de Machu Picchu. Pambokanĉa aŭ Tampukanĉa estas antikva religia loko de Inkaoj en Anta Provinco, Zurite Distrikto, je ĉirkaŭ 30 mejlojn el Kusko. Taraŭasi aŭ Tarahuasi estas en la Anta Provinco, Limatambo Distrikto.
LingvojRedakti
Laŭ la Perua Censo de 2007, la lingvo unue lernata de plej loĝantoj estas la keĉua (51.40%) sekve de la hispana (46.86%).
NotojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Departementoj de Peruo | |
---|---|
Amazonas |
Áncash |
Apurímac |
Arequipa |
Ayacucho |
Cajamarca |
Callao |
Cusco |
Huancavelica |
Huánuco |
Ica |
Junín |
La Libertad |
Lambayeque |
Lima |
Loreto |
Madre de Dios |
Moquegua |
Pasco |
Piura |
Puno |
San Martín |
Tacna |
Tumbes |
Ucayali | |