Departemento Nord (Haitio)
departemento de Haitio

Departemento Nord (kreole: Nò) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "nordo" kaj deriviĝas de ĝia situo ĉe la norda marbordo, inter la departementoj Nord-Ouest kaj Nord-Est.
Departemento Nord | |
departemento | |
Lando | Haitio |
---|---|
Ĝia areo estas 2.115 (laŭ aliaj: 2.106) km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 970.495. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-ND. Plej grava urbo estas la ĉefurbo Haitia Kabo, iam ĉefurbo de la franca kolonio Saint-Domingue.
La departemento estas dividita en sep arondismentojn, kiuj konsistas el sume 15 komunumoj:
- Arondismento Acul-du-Nord (3 komunumoj) :
- Arondismento Borgne (2 komunumoj) :
- Arondismento Cap-Haïtien (Haitia Kabo) (3 komunumoj) :
- Cap-Haïtien (Haitia Kabo)
- Limonade
- Quartier-Morin
- Arondismento Grande-Rivière-du-Nord (2 komunumoj) :
- Arondismento Limbé (2 komunumoj) :
- Arondismento Plaisance (2 komunumoj) :
- Arondismento Saint-Raphaël (5 komunumoj) :