Desertas-insuloj
La Desertas-insuloj (portugale Ilhas Desertas signifante forlasitaj insuloj aŭ senhomaj insuloj) estas insulgrupo, geopolitike apartenanta al Portugalio, konsistanta el insuloj Ilhéu Chão, Deserta Grande kaj Bugio. La insuletoj apartenas al Madejro kaj al komunumo Santa Cruz en la samnoma distrikto. La insuletoj estas bone videblaj de la sudorienta Madejro. La insularo havas tutan areon de 14,21 km² kaj la maksimuma alto atingas 500 m.
Ilhas Desertas | ||
---|---|---|
![]() La Ilhas Desertas rigardata de Madeira | ||
grupo de insuloj • insulo | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Arkipelago | Insularo Madejra | |
Geografia situo | 32° 32′ N, 16° 30′ U (mapo)32.533333333333-16.5Koordinatoj: 32° 32′ N, 16° 30′ U (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 3 | |
Ĉefa insulo | Deserta Grande | |
Tuta areo | 14,21 km² | |
Loĝantoj | (neloĝata) | |
![]() Deserta Grande | ||

Insuloj
redaktiLa unuopaj insuloj de nordo al sudo:
Insulo | Areo km² |
Alto m |
---|---|---|
Ilhéu Chão | 1 | 98 |
Deserta Grande | 10 | 442 |
Bugio | 3 | 348 |
Desertas | 14.21 | 442 |
Loĝantoj
redaktiPro manko de la nesalakva trinkakvo (natura fluakvo), sekeco kaj izoliteco, la insuloj estas neloĝataj.
Esplora stacio
redaktiSur Deserta Grande, la plej granda insulo, troviĝas eta biologia esplora stacio. Vizitantoj bezonigas specialan permesilon por aliri la insulon, kiun permesilon ricevas nur la esploristoj.
Plantoj
redaktiSr la insulo Deserta Grande ekzistas unu Indiĝenaj specioj (Sinapidendron sempervivifolium Menezes (Brasikacoj)), pliaj 34 specioj da vaskulaj plantoj de Ilhas Desertas estas indiĝenaj por Madejro.
Faŭno kaj ties protekto
redaktiEkde 1990, Ilhas Desertas estas sub naturprotekto, ekde 1995 ĝi estas naturrezervejo. La alira limigo servas nur por protekto de la monaĥaj fokoj, ĉirkaŭ 25 individuoj. Ĉar tiu mediteranea monaĥa foko (Monachus monachus) iĝis unu el la plej maloftaj mamuloj kaj surmonde ekzistas nur ankoraŭ ĉirkaŭ 350 ekzempleroj, la protekto de tiu bestaro estas tre grava.
Vivas sur la 'Deserta Grande tre rara aranea specio, la t.n. Deserta-tarantulo (Hogna ingens), kiu korpograndas ĝis 8 cm. Ĝi vivas ĉefe en kavernoj kaj klifoj de la vulkana insulo.
Krom tiuj vivas sur Desertas kanario (Serinus canaria), natura formo de hejma kanario, kaj bertelota pipio (Anthus berthelothi berthelothi, nomata laŭ Sabin Berthelot) hejma sur kelkaj atlantikaj insuloj.
La insulo Bugio estas naturrezervejo, kiu ne permesas alproksimiĝon al la insulo ĝis pli ol 100 m. La insulo estas reproduktejo por la rara birdospecio Feaa petrelo.