Detestande feritatis

Detestande feritatis (latine) estas papa dekreto, kiun eldonis la papo Bonifaco la 8-a la 27-an de septembro 1299 kaj denove la 18-an de februaro 1300. Ĝi proklamas lian firman oponon kontraŭ la dispecigo de kadavroj, sed ankaŭ kaj ĉefe ties dismembrado.

Skulptaĵo de la papo Bonifaco la 8-a, verkinto de la dekreto Detestande feritatis.

Longtempe oni pravigis tian praktikon per pli facila transporto de la kadavro de la mortoloko al tiu de la entombigo. Multaj testamentoj montras, ke ĝi eĉ estiĝis vola. La papa teksto konsilas kontraŭe entombigi la kadavron sur la mortoloko, ĝis ĝi estos putrinta por eltombigi ĝin kaj transporti al la fina ripozloko.

La puno estis ekskomuniko.

Laŭ Agostino Parvicini Bagliani, oni konsideru la dekreton kiel "oficiala kaj solena interveno favore al la integreco de la homa korpo: eble la plej solena de la tuta mezepoko". [1].

Laŭ la epistemologo Rafael Mandressi, la Detestande feritatis tute ne malpermesis, kiel oni longe opiniis, la evoluon de la antropotomio: "oni sekciis antaŭ la dekretalo, oni sekciis same tuj poste". Aldone ĝi iĝis rapide senobjekta, ĉar en Francio preskaŭ ĉiuj reĝoj kaj reĝinoj ekde Filipo la 4-a ricevis specialajn permesojn de la papoj por ne sekvi la dekreton[2].

Referencoj redakti

  1. « Démembrement et intégrité du corps au XIIIe siècle », Agostino Paravicini Bagliani, en Terrain, n°18, marto 1992.
  2. Le Regard de l'anatomiste. Dissection et invention du corps en Occident, Rafael Mandressi, Éditions du Seuil, septembro 2003.