Detroit Automobile Company

La Detroit Automobile Company (DAC) estis frua usona aŭtofabrikanto fondita en la 5a de Aŭgusto, 1899, en Detroit, Miĉigano.[1] Ĝi estis la unua projekto tiatipa en Detroit.[2] Aŭtomobila mekaniko Henry Ford allogis la financan apogon de tri investistoj; la urbestro de Detroit nome William Maybury, William H. Murphy, kaj la senatano Thomas W. Palmer. Kiel ĉe multaj fruaj aŭt-entreprenoj, ankaŭ tiu kompanio baraktis kaj estis dissolvita en Januaro 1901.[1] Dudek vehikloj estis konstruitaj kaj oni perdis 86,000 dolarojn (2.11 milionoj en 2007) el la investado.[3][4]

Detroit Automobile Company
negoco vd
Dum 1899 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Henry Ford Company
Fondita en 1899
Sidejo Detrojto, Usono
Lando Usono
Agokampo aŭtomobila industrio
aŭtomobilo
TTT [http:// Oficiala retejo]
vdr
La unua produkto de la kompanio estis liver-veturilo, kompletita en Januaro de 1900.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Bryan, Ford R., The Birth of Ford Motor Company, Henry Ford Heritage Association, archived from the original on 2013-04-15, https://archive.ph/20130415004346/http://hfha.org/HenryFord.htm%23Ford-Motor-Co, retrieved May 23, 2008  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-15. Alirita 2021-08-11.
  2. "Months past (an account of Henry Ford's first automobile factory)", History Today 49 (8): 50, Aŭgusto 1999 
  3. Cabadas, Joe (2004), River Rouge: Ford's Industrial Colossus, MotorBooks/MBI Publishing, p. 17, (ISBN 0-7603-1708-9) 
  4. Weiss, H. Eugene (2003), Chrysler, Ford, Durant, and Sloan: Founding Giants of the American Automotive Industry, McFarland, pp. 7–9, (ISBN 0-7864-1611-4)