Dialeteismo, (el la antikva greka «δύ» - du – kaj αληθής – vero) estas unu el la karakteroj de la filozofia dialektiko kiu ĝin diferencigas el empiria scienco: ĝin konstituas la fakto ke mem ne povas almontri sinsekvan progreson, en kiu (almenaŭ iuj) prikognaj problemoj estas alfrontataj, solvitaj kiaj problemoj. Ekzemple, iuj logikaj paradoksoj kiuj fontiĝas el ŝajnaj kontraŭdiroj daŭrigas esti veraj kaporompiloj se ne enigmoj ĉe pensuloj ekde almenaŭ 2500 jaroj kaj, de tempo al tempo, estas aktualigitaj per la novaj solvoj elpensitaj.

Ĉe filozofo Epimenido el Kreto) (6-a jarcento a.K.), laŭ preskaŭ onia interpreto, naskiĝis tiu kiun hodiaŭ estas citata kiel «paradokso de la mensoganto». Epimenifo foje diris: «Ĉiuj kretanoj estas mensogantoj». Estante li mem kretano, eĉ li sekve estus mensoganto kaj tial lia aserto devus esti mensoga ĉar devenanta el mensoganto. Sed se tiel ne estus, nome se Epimenido estus kretano kiu, almenaŭ en tiu kazo, diris la veron, li ne diris malveron, lia aserto rezultus samtempe malvera ĉar ĉiuj scias ke ĉiuj kretanoj estas mensogantoj.

Ne konatas ĉu la aserto de Epimenido estus intencita kiel paradokso de la mensoganto. Krome, la propozicio, tiel formulita, ne estas paradokso: se fakte ekzistas almenaŭ unu kretano kiu diras la veron, tiam la aserto de Epimenido estas malvera ĉar ne-enkondukanta al kontraŭdiro. Ni ne konas la kuntekston en kiu Epimenido anoncis tiun sentencon, estis nur pliposte ke tiu aserto estis citita[1] kaj prezentita kiel la paradokso de la mensoganto. Sekve la frazo estas aliigita al “Se mi asertas ke mi estas mensoganta ĉu mi diras la veron? se jes, mi estas mensoganta, kaj do la aserto estas falsa; sed se mi ne estas diranta la veron, mi estas mensoganto diranta la veron. La aserto tial estas samtempe vera kaj malvera”.

Sed de post Aristotelo unu el la plej rokaj principoj de la ĝusta rezonado estas la principo de nekontraŭdiro: ne povas okazi ke veras ikso kaj la kontraŭo de ikso. Krome, laŭ la leĝo de Duns Skoto “el absurdo sequitur quolibet” (el absurdaĵo sekvas ĉio laŭdezire): aŭ startante el kontraŭdiroj, eblas el ĝi dedukti kion oni volas. Se tial ne akcepteblas la paradokso de la mensoganto, kelkaĵo ne funkcias en la modelo per kiu ĝi estas konstruata. Kaj estas ĝuste tio kion logikuloj kaj filozofoj provis montri laŭlonge de jarcentoj.

Estis, lasttempe, prezentita nova solvo: la koncepto de dialeteismo proponas la eblecon ke ambaŭ terminoj de iu ajn kontraŭdiraĵo estas veraj; kaj proponas ankaŭ ke la paradokso de la mensoganto klasifikendas ene de tiu nova perspektivo.[2]

Epigonoj de tiu filozofa teorio redakti

Laŭ iuj pensuloj de nova filozofia perspektivo, oni rajtas, eĉ estas devigata, akcepti ke ekzistas iuj specialaj kazoj de paradoksoj kun kontraŭdiraj veroj.

La unuaj epigonoj estis argentina Arsenio, brazila da Costa kaj aliaj studuloj latinamerikaj. En 2008 dialeteistoj kongresis, kaj estis la kvarfoja, en Melburno. Tio kio similigas la diversajn frakciojn rekoniĝantajn sub etikedo de dialeteismo estas ilia karaktero ne-eksploda: ili rifuzas ja jes la principon de Duns Skoto sen, tamen, sin senti devigataj akcepti kiun ajn sekvon, kaj eltiri informajn konkludojn de iu nelogikaĵo. Ilia gravo estas kreskanta en la kampoj de la informo kaj de lingvistiko.

Reagoj redakti

Lia argumentaro utiligas formalajn pruvojn je alta komplekseco, kiu nun, tamen, ege foras el la arto konvinki aliajn logikulojn kaj filozofojn, kiuj daŭrigas taksi veron kaj malveron reciproke ekskludantaj. Aparte, laŭ oponantoj, la tezoj de dialeteismo riveliĝas eĉ pli paradoksaj ol la problemo kiun ĝi provas alfronti perfortante la nociojn pri vero kaj malvero.

La tezoj ŝajnkonsistaj, tamen, estas ĉiukaze en fazo de ekspansio, eĉ sin helpante, senĝene, per inferencoj el verdiktoj de tribunaloj originataj de atestaĵoj kontraŭdiraj.

Referencoj redakti

  1. Paŭlo el Tarso (Tito 1,12-13 : «12 Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj. 13 Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido"
  2. Graham Priest en artikolo en “York Tomes”

Bibliografio redakti

F. Altea e E. Berto, Scenari dell’impossibile, Le contraddizioni nel pensiero contemporaneo, Il Poligrafico, Padova, 2007.. ISBN 978-88-7115-564-7.