Diane HEGARTY estis kun-fondinto kun Anton LaVey de la Kirko de Satano.

Diane Hegarty
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1942 (1942-07-10)
en Ĉikago
Morto 23-an de julio 2022 (2022-07-23) (80-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Anton Szandor LaVey
Infano Zeena Schreck
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Diane Hegarty kaj Stanton LaVey ĉe “Anton LaVey – Art Incarnate" aŭkcio en Glendejlo, Kalifornio, 14an de februaro 2009.

Biografio redakti

Hegarty, ankaŭ konita kiel Diane LaVey kaj Diana Hall, naskiĝis la 10an de julio, 1942.[1][2][3] - 23-a de julio 2022) ankaŭ kiel esti mem-priskribita sorĉistino, Diane estis kun-fondinto kun Anton LaVey de la Kirko de Satano kaj servis kiel Alta Pastrino dum proksimume 25 jaroj. Anton LaVey eksedziĝis disde sia unua edzino Carole kaj komencis kun Hegarty interrilaton kiu daŭris 25 jarojn, de 1960 ĝis 1985. Ili naskis infanon, Zeena Schreck (née LaVey).[4] Ĉe la fino de ilia interrilato Diane Hegarty procesis kontraŭ LaVey por mona subteno.[5][6] Ŝi aperas en multe da la filmitaj ritoj de la Kirko.[7] Ĉi tiuj filmoj fariĝis norma videofilmo por iu ajn deziranta prezentadon de Satanismo. Kune kun ŝiaj Satanaj devoj kiel gastigantino, modela sorĉistino, patrino, kaj la edzino de magiisto, ŝi helpis Anton kreskigi leonan idon nomita Togare.

Hegarty administris la Kirkon kaj tajpis kaj redaktis la librojn La Satana Biblio, La Satanaj Ritoj, La Plena Sorĉistino kaj La Notlibro de la Diablo. Ŝi faris plejparton da la Kirka administracia, gazetara, kaj membra laboro. Ilia filino Zeena Schreck estis en la okulo de la gazetaro ĉe aĝo 3, ĉe sia Satana bapto kaj denove kiam ŝi defendadis la Kirkon de Satano kontraŭ akuzoj de Satana rita fitrakto kiel publika reprezentanto kaj Alta Pastrino de la Kirko de Satano inter 1985-1990 dum la Satana paniko de la 1980aj kaj fruaj 1990aj jaroj. Filino Schreck eksiĝis de la Kirko de Satano kaj rezignis Satanismon por sekvi sian propran spiritan vojon en 1990 kaj ĉesis ĉiom da kontakto kun sia familio.[8][9]

Poste en vivo la LaVey familio helpis kreskigi ilian adoleskantan nepon, Stanton. Hegarty dediĉis sin mem al kreskigi Stanton kaj helpi lian karieron hodiaŭ.[10][11] Hegarty-Hall ankaŭ laboras kiel specialisto en la analizo de skribado.[12] Rilatita al ŝia skribado-analiza kompetenteco, ŝi ankaŭ agnoskis ke ŝi falsis la subskribon de Marilyn Monroe sur la fama kalendaro kiun Anton LaVey uzis kiel atestaĵon de lia laŭdire fikcia amorumo kun la famulino.[13]

References redakti