Malfermi la ĉefan menuon

Dictionnaire philosophique

La aŭtoro, Voltaire.

La Dictionnaire philosophique (Filozofia vortaro) estas literatura verko de Francois-Marie Arouet surnomita Voltaire, kiun ĝin publikigis anonime kaj franclingve en 1764.

La verko estis, sekve, eldonita de la sama aŭtoro kun la aldono de iuj partoj. Nur en la sinsekvaj eldonoj la aŭtoro forlasis anonimecon.

Baza konceptoRedakti

Voltaitre komencis labori ĉirkaŭ la projekto de la eseo ekde 1652.

Oni diras ke li sin proponis esei por tiu verko dum vespermanĝo ĉe la kortego de Frederiko la 2-a de Prusio. En tiu okazo, kiel literatura ludo, ĉiu el la ĉeestaj intelektuloj engaĝiĝis prezenti, la sekvan tagon, voĉon de vortaro moderna aŭ klerisme konceptata. Tamen nur Voltaire juĝis serioze la aferon kaj ĝin igis startpunkto de la literatura vojo kiu lin kondukis al la kompilado de la filozofia vortaro.

Li celis krei vortaron kiu anstataŭu tiujn uzitajn en lia epoko, kiu ne estus tro longa kaj ne tro multekosta, aŭ, entute, alirebla por plej alta nombro de interesitoj. Sed la precipa celo estis disvastigi la klerismajn ideojn, kvankam ilin listigante nun parte malsame en la 'Enciklopedio, kritikante tiujn kiuj ŝajnis tiam nediskuteblaj veroj, ironimaniere kaj sarkasme.

Strukturo de la enhavoRedakti

La strukturo de la Dictionnaire philosophique estas senkaŝe inspirita el alia samtempa literatura verko, tiam en kompilada fazo.Temas pri la Encyclopédie, literatura projekto, kiu, laŭ la intencoj de la iniciata komitato Diderot kaj d’Alembert, devus inkluzivi en si la tutan homan sciaron, klerisme elpurigitan el ĉiu komponanto de neraciismo kaj antaŭjuĝo kaj riĉigitan per tiutempaj ĵusaj sciencaj malkovroj.

Same kiel en la “Enciklopedio”, la “filozofia vortaro” dividiĝas laŭ voĉoj alfabete ordigitaj. Kunlaboris ankaŭ diversaj aŭtoroj, sed sub lia revizio.

EnhavoRedakti

En la prefaco li diras ke la personoj adresitaj estas nur tiuj klerisme iluminitaj ĉar la vulgaraj homoj ne estas faritaj por tiaĵoj, kaj filozofio neniam estos ilia heredaĵo”.

Sekvas listo de voĉoj de diversaj aŭtoroj, en kiuj estas analizitaj literaturaj verkoj, aparte temantaj pri Sanktaj Tekstoj de kristanismo.

La temoj de la verko multe diversas: plej multas tiuj filozofiaj kaj teologiaj. La verko, fakte, ne celas esti entenilo de scio simile al la samtempa “Enciklopedio”, sed la aŭtoro ĝin konceptas “la vero” rilate serion da temoj specife indikataj fronte kaj kontraŭ tiuj prezentitaj kiel “antaŭjuĝoj”. Elstaras ankaŭ voĉoj kiuj meritas atenton ĉar hodiaŭ malfacile subteneblaj:

  1. La aŭtoro hastas dubigi pri la historia ekzisto (pliprecize, deklari nehistoriaj) de personoj de la biblia-kristana mondo pro hsitorian malkongruaĵoj en la rakontoj . Hodiaŭ la biblia kritiko malkovris ke la bibliaj rakontistoj celas transdoni la religian revelaciitan mesaĝon pli ol la historian kunteston, en kiu ludas fantazio kaj foje mitologio. Vidu: Biblia kritiko kaj Biblia kritiko.
  2. Voltero (Voltaire) en kelke da vortaraj lokoj montras malŝaton al judoj aldonante tiel al la tradicia kontraŭjudismo spurojn de antisemitismo. Antaŭe okazis teologiaj kaj religiaj diskutoj pri la figuro de la hebrea Jesuo, pri ties mesieco, el kiu naskiĝis la kontraŭjudismo; la Voltera filozofia vortaro, male, apogas sian kritikon al la judoj ĝuste sur malŝatindeco de ilia biologia aspekto. Tio tiom veras ke la francaj lernejoj de la Respubliko de Vichy estis altrudita la legado de libreto en kiu estis resumitaj citaĵoj el la verkoj de la filozofo de la lumoj.
  3. Foje Voltero esprimas malŝaton por la negroj kaj diras ke ili naskiĝus el abomenindaj kruciĝoj inter virino kaj gorilo kaj ke ili el la simio heredis la monstrecon…
  4. Tie kaj tie li ne disdegnas aserti certan malsuperecon de virinoj kompare kun la viro.

ReagojRedakti

La verko ekscitis fortajn kondamnajn reagojn sed la vendoj pluis kreski. Kaj ĝi fariĝis distinkta elemento de la klerisma kulturo: plaĉis ĝiaj humura stilo kaj la vis polemica (polemikema karaktero) kaj precipe la renversigo de la konceptoj.

Pro la historia senfundamentigo de kristanismo, pro la manifesta deismo kaj pro la akuzoj al la Katolika Eklezio, ties inkvizicia aŭtoritato inkluzivigis la filozofian vortaron en la Indekso de malpermesitaj libroj. La juĝa aŭtoritato kulpigis la verkon pri parteco kaj malpieco. Ankaŭ la svisa kantono Ĝenevo dekrete senzuris la verkon.[1].

NotojRedakti

  1. Jean Orieŭ, Voltaire. Garden City: Doubleday and company, Barbara Bray and Helen R. Lane, 1979

BibliografioRedakti

  • Jean Orieŭ, Voltaire. Garden City: Doubleday and company, Barbara Bray and Helen R. Lane, 1979
  • Voltaire, Dizionario filosofico. Tutte le voci del "Dizionario filosofico" e delle "Domande sull'Enciclopedia", testo francese a fronte, a cura di Domenico Felice e Riccardo Campi, Milano, Bompiani ("Il pensiero occidentale"), 2013, 3200 pp.
  • Gay, Peter (1959). Voltaire's Politics: The Poet as Realist. Princeton: Princeton University Press.
  • Orieŭ, Jean; Barbara Bray and Helen R. Lane (1979). Voltaire. Garden City: Doubleday and Company

Aliaj projektojRedakti

  • Vikicitaro entenas citaĵojn el Dictionnaire philosophique: [1] entenan

Eksteraj ligilojRedakti

  • Jean Orieŭ, Voltaire. Garden City: Doubleday and company, Barbara Bray and Helen R. Lane, 1979
  • Voltaire, Dizionario filosofico. Tutte le voci del "Dizionario filosofico" e delle "Domande sull'Enciclopedia", testo francese a fronte, a cura di Domenico Felice e Riccardo Campi, Milano, Bompiani ("Il pensiero occidentale"), 2013, 3200 pp.
  • Anglalingvaj eroj de la Filozofia vortaro: [2]