Malfermi la ĉefan menuon
Hugo von Hofmannsthal en la aĝo de 19 jaroj
Richard Strauss komence de la 20-a jarcento

Die ägyptische Helena [eo: La egipta Helena] estas opero en du aktoj de Richard Strauss. La libreton verkis Hugo von Hofmannsthal, baziĝanta sur Helena de Eŭripido. La unu prezentado de la unua versio okazis en 1928 je Dresdeno, tiu de la novversio dum la festivalo de Salcburgo en 1933.

AgadoRedakti

Sorĉistino Etro atendas sian amanton, mardion Pozidonon. Sed tiu ĉi forlasis ŝin. Interesite ŝi persekutas preterpasan ŝipon, sur kiu viro ĵus volas ponardi virinon. Kiam la ĉioscia konko klarigas, ke temas pri Menelao kaj Helena dum la reveturo de Trojo, Etro malkatenigas ventegon, la ŝipo renversiĝas, Menelao portas Helenan surteren. La elfospiritoj de Etro forlogas Menelaon kaj kredigas al li, ke li murdis, Parison kaj Helenan. Li trinkas la forgesilon de Etro kaj lasas konvinki sin, ke Helena en Trojo nur estis fantomo kaj ke lia amata edzino dum la milito estis en Egiptujo. Per la sorĉomantelo de Etro la du repaciĝintaj geedzoj estas portataj al la Atlaso. Sed ankaŭ tie la beleco de Helena kaŭsas konfuzon. Altairo, princo de la montoj, kaj sia filo ekamas Helenan. Kiam Menelao mortigas la filon dum ĉasado, Altairo kaptas Menelaon. Per helpo de Pozidono Etro liberigas la du. Sed Helena nun insistas en tio, vivi estonte kun sia edzo en veremo. La alveno de la komuna filino Hermiona faciligas la finfinan repaciĝon de la paro.

En ĉi tiu iomete taŭzita, fabeleca agado temas pri la demando, ĉu oni povas vivi feliĉe kun forgeso kaj mensogo.

MuzikoRedakti

Richard Strauss elprovas germanhelenan stilon, parte facilmovan, parte portata de brilaj kulminoj. Tamen mankas la fermiteco, kiuj distingas multajn aliajn operojn de Strauss. Richard Strauss mem diris, ke lia muziko bedaŭrinde ne kaŭzas problemojn.

Eksteraj ligilojRedakti