Die sieben Worte Jesu Christi am Kreuz (Schütz)

Die sieben Worte Jesu Christi am Kreuz (La sep eldiroj de Jesuo Kristo ĉe la krucumilo; SWV 478) estas religia ĥorverko pri la Sep Lastaj Eldiroj de Jesuo, kiun komponis Heinrich Schütz. La ekestotempo ne ekzakte estas datigebla, biografioj pri Schütz tamen supozas ĝin proksimume 1645. Liturgie estas "legadomuziko por la solenado de la mortohoro de Jesuo Sanktan Vendredon". [1]

Die sieben Worte Jesu Christi am Kreuz
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Ĝenro religia muziko • ĥora muziko
vdr
Krucumado sur vojranda krucobildo

La enkonduko devenas el la pasiona kanto "Da Jesus an dem Kreuze stund" el la 15-a jarcento. [2] La teksto de la elkonduko estas la lasta strofo de ĉi tiu kanto.

Strukturo redakti

La verko havas kvinpartan simetrian formon: Werk hat ein fünfteiliges Formschema bestehend aus:

  1. Introitus - enkonduko
  2. Sinfonia - simfonio
  3. Die sieben Worte - la sep eldiroj
  4. Sinfonia - simfonio
  5. Conclusio - elkonduko

La sep eldiroj formas do la kernaĵon de la verko, kadrigita de la nur-instrumentaj sinfoniae (je kiu la dua sinfonia estas samidenta kun la unua) kaj komenca kaj fina ĥoraĵoj.

La teksto redakti

Schütz limiĝis, escepte enkondukon kaj elkondukon, je biblia prozoteksto.

Introitus – enkonduko redakti

Da Jesus an dem Kreuze stund,
und ihm sein Leichnam war verwundt
sogar mit bittern Schmerzen,
die sieben Worte, die Jesus sprach,
betracht in deinem Herzen.
Jesu' ĉe l' kruco staris nun,
vundite de tortura pun'
kun akraj eĉ doloroj,
Sep Vortojn ĉe l' kruco de Jesu'
memoru viaj koroj.

La Sep Eldiroj redakti

Sen interaj evangelistaj tekstoj:

1.Wort
Vater vergib ihnen, denn sie wissen nicht, was sie tun.
2.Wort
Weib, siehe das ist dein Sohn, siehe das ist deine Mutter.
3.Wort
Wahrlich, ich sage dir, heute wirst du mit mir im Paradies sein.
4.Wort
Eli lama asabathani; Mein Gott, warum hast du mich verlassen.
5.Wort
Mich dürstet.
6.Wort
Es ist vollbracht.
7.Wort
Vater ich befehle meinen Geist in deine Hände.
1-a eldiro[3]
Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras.
2-a eldiro
Virino, jen via filo, jen via patrino.
3-a eldiro
Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.
4-a eldiro
Eli lama asabathani; Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
5-a eldiro
Mi soifas.
6-a eldiro
Estas finite.
7-a eldiro
Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton.

Conclusio - elkonduko redakti

Wer Gottes Marter in Ehren hat
und oft gedenkt der sieben Wort,
der will Gott gar eben pflegen,
wohl hie auf Erd mit seiner Gnad,
und dort in dem ewigen Leben.
Pensanto pri la Dia dolor',
sep vortoj tenas en memor',
volas ja eĉ Dion flegi,
per Dia graco sur la ter',
kaj tie en l' vivo eterna.

Okupado redakti

Por la komenca kaj fina ĥorajoj estas destinitaj jenaj voĉoj:

  • Cantus (soprano)
  • Altus (aldo)
  • Tenor I (1-a tenoro)
  • Tenor II (2-a tenoro)
  • Bassus (baso)
  • Continuus (kontinua baso, instrumenta)

Pri la okupado de la simfonio Schütz ne donas precizan informon, troviĝas jenaj indikoj, kiuj plejofte estas okupataj per arĉinstrumentoj (penseblus tamen ankaŭ blovinstrumentoj kiel klarionoj, trombonoj aŭ bekfluta ĥoro):

  • Vox suprema instrumentalis (plej alta instrumenta voĉo, diskanto)
  • Altus instrumentalis (instrumenta aldovoĉo)
  • Tenor instrumentalis I (instrumenta tenorvoĉo n-ro 1)
  • Tenor instrumentalis II (instrumenta tenorvoĉo n-ro 1)
  • Bassus instrumentalis (instrumenta baso)
  • Continuus (kontinua baso)

La vortojn de Kristo akompanas kontrapunkte respektive unu diskanta kaj unu alda instrumentoj sur la fundamento de kontinua baso. Estas aparte rimarkinde, ke la evangelistoj estas kantata de malsamaj voĉregistroj kaj je du lokoj eĉ kvarvoĉe.

Referencoj redakti

  1. , Schütz-Werke-Verzeichnis. malgranda eldono, eldonita de W. Bittinger, p.130
  2. , Altdeutsches Liederbuch. Franz Magnus Böhme, p.648
  3. Tradukoj: La Sankta Biblio, British and foreign bible society, Hongkongo