Dijala (arabe نهر ديالى) estas alfluanto de Tigriso. Ĝi fontas en Irano kaj fluas tra Irano kaj Irako. Ĝi longas 443 km. En la antikvo la rivero estis nomata ΣίλλαΔέλαζ (Dialas) . La iraka provinco Dijala estas nomata laŭ tiu rivero.

La fonto situas en proksimo de la urbo Hamadan en Zagros-montaro. Dijala donas dum 32 km la iranan-irakan limon. Sude Bagdado Dijala alfluas la Tigrison. Nur la suba fluo de la rivero estas ŝipebla kaj formas gravan vojon por la komercado inter Irano kaj Irako. Ĉe suba fluo de Dijala ekzistas akvobaraĵo.